par
Programo 2025
Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Majo 11a-16a |
Harmonia ĝardenumado por postaj promenoj En niaj evoluintaj landoj, ni kondutas kvazaŭ ni posedus kvar Terojn je nia dispono. La ideo ke la naturo kontraŭas la homaron - ĝian kulturon esence - ne estas universala, ĝi eĉ estas sufiĉe freŝdata okcidenta elpensaĵo. |
Bernard Lagrange![]() |
Junio 16a-20a |
Promenado tra naturo kaj VikipedioĈiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj. |
Alain Favre![]() |
Junio 21a |
Ĝeneralaj asembleoj Ordinara ĝenerala asembleo de SYM | |
Aŭgusto 25a-29a |
Staĝo pri astronomio Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, uzi observilojn por spekti la ĉielan volton : stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp. |
Patrick Lagrange![]() |
Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj... Ili estos anoncataj tuj, kiam la datoj estos deciditaj.
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Aliĝilon elŝutu en formato doc aŭ pdf
Plej freŝaj artikoloj
par
Programme 2024
Kvinpetalo propose des stages de divers niveaux, visant notamment à préparer aux examens de l’Institut Français d’Espéranto. 21 au 26 octobre Stage de traduction
Pour les uns, la traduction relève d’une nécessité embarrassante en milieu multilingue, pour d’autres il s’agit d’un jeu linguistique (...)
de
Programo 2024
Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Oktobro 21a-26a Staĝo pri tradukado
Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona (...)
par
Bienvenue !
Kvinpetalo est le Centre Culturel de stages et d’étude de la Société Yvonne Martinot (SYM), fondé en 1985.
Pendant presque vingt ans, le centre a été dirigé et entretenu par Georges Lagrange et Suzanne Bourot. Actuellement, après le décès de Georges et la retraite de Suzanne, le centre fonctionne par (...)
de
Bonvenon !
Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.
Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per (...)