Programo 2026

lundo 1a junio 2026
de  Arnaud

[Esperanto] [français]


Junio 28a

Ĝenerala Asembleo : grava por la estonteco (28-a de junio)
Donacintoj povas voĉdoni aŭ rajtigi. Invitilo kaj kunvokilo sekvos.

Junio 29a - Julio 3-a

Junia staĝo : Malkovro de la Centro kaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo. Nia botanikisto ne povos veni, sed ni havos la okazon viziti kaj la Centron kaj la regionon, piedirante, babilante, legante, renkontante aliajn homojn, eĉ vizitante interesaĵojn. Proksimaj esperantistoj estas invitataj tiam veni por viziti la centron dum unu aŭ pluraj tagoj. Oni ankaŭ antaŭanoncu sin.

Septembro 14a-18a

Septembra staĝo : Astronomio : promeno inter la steloj
Astronomo gvidos nin tra la tempoj kaj la spacoj. Bona okazo por praktiki la sciencan lingvon.

Navigado

Artikoloj el la rubriko