de
Programo 2024
Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Oktobro 21a-26a |
Staĝo pri tradukado Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado. |
Brian Moon |
Oktobro 21a-26a |
Praktikado de la lingvo plurnivelaLa kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. |
Catherine Kremer |
PASINTAJ STAĜOJ
Februaro 26a-Marto 2a |
Staĝo pri tradukado Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado. |
Brian Moon |
Marto 30a-Aprilo 1a |
Kongreso de SAT-Amikaro Kvinpetalo bonvenigas la ĉijaran kongreson de SAT-Amikaro.[ |
|
Aprilo 22a-27a |
Promeno tra la biblioteko de Kvinpetalo Kvinpetalo posedas unu el la plej ampleksaj esperantaj bibliotekoj en Francio. Ĝi entenas interalie la librarojn hereditajn de Roger Bernard, Gaston Waringhien, Georges Lagrange, ... |
Philippe Cousson |
Junio 17a-21a |
Promenado tra naturo kaj VikipedioĈiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj. |
Alain Favre |
Aŭgusto 26a-31a |
Staĝo pri astronomio Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, uzi observilojn por spekti la ĉielan volton : stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp. |
Patrick Lagrange |
Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj... Ili estos anoncataj tuj, kiam la datoj estos deciditaj.
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Aliĝilon elŝutu en formato doc aŭ pdf
Plej freŝaj artikoloj
par
Programme 2024
Kvinpetalo propose des stages de divers niveaux, visant notamment à préparer aux examens de l’Institut Français d’Espéranto. 21 au 26 octobre Stage de traduction
Pour les uns, la traduction relève d’une nécessité embarrassante en milieu multilingue, pour d’autres il s’agit d’un jeu linguistique (...)
par
Bienvenue !
Kvinpetalo est le Centre Culturel de stages et d’étude de la Société Yvonne Martinot (SYM), fondé en 1985.
Pendant presque vingt ans, le centre a été dirigé et entretenu par Georges Lagrange et Suzanne Bourot. Actuellement, après le décès de Georges et la retraite de Suzanne, le centre fonctionne par (...)
de
Bonvenon !
Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.
Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per (...)