Kvinpetalo

Kvinpetalo

Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Februaro 24a-28a

Praktikado de la lingvo plurnivela


La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin : ni organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj.

Catherine Kremer

Februaro 24a-28a

Trianivelaj studoj


Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Brian Moon

Junio 14a

Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
Junio 15a-19a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 226.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102.9 kb
pdf-Aliĝilo

Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.

Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.

Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.

Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn, kaj Lego-Klubo proponas analizojn kaj diskutojn pri tiuj eldonaĵoj.

Kvinpetalo havas du dissendolistojn :

En la listo http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-informoj/ aperas nur informbultenoj, ĝi do ne estas diskutejo, sekve viajn mesaĝojn ricevos nur la prizorgantoj.

Retgrupo por la personoj, kiuj deziras kunhelpi en agado por la esperanto-centro Kvinpetalo : http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-forumo/

- KVINPETALO Esperanto-Centro
- Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
- Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)

- Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE

- Rete : informoj @ kvinpetalo.org

Lastaj artikoloj

  • Raporto pri la muzika kaj lingva staĝo de la 3a ĝis la 11a de Aŭg. 2006 - 1a septembro 2006
    Tiu staĝo animita de Lino Markov, Stefani Pladek kaj Vinko Markov estis la plej bona staĝo en mia vivo. Mi multe gitarludis, bekflutludis, kantis kaj praktikis Esperanton kun ili. Ni realigis (...)
  • Muzika Staĝo en Kvinpetalo - 2004 - 1a septembro 2004
    En la Esperanto-Centro Kvinpetalo (Bouresse, Francio) okazis meze de aŭgusto sestaga staĝo pri muziko kaj kantado. Partoprenis 25 homoj el Koreio, Katalunio kaj Francio, inkluzive de gejunuloj kaj (...)
  • Raportoj pri staĝoj de aprilo kaj majo 2003 - 1a junio 2003
    14–18 apr 2003 la familieca Kvinpetalo akceptis dudekon da staĝanoj el kvin landoj. La partoprenantoj — komencantoj kaj progresantoj — aĝis inter 13 kaj 70 jaroj. La tre kapabla kaj plenviva (...)
  • Pri Nerona tempo - 1a majo 2002
    9–13 apr 2002 en la Kvinpetalo (Francio) okazis staĝo “La Ŝtona Urbo kaj la Nerona Tempo”, gvidita de Anna Löwenstein. Ĉi tien mi venis ĉefe por babiladi kun samideanoj sen vere antaŭscii pri kio — nur (...)
  • Teatra staĝo en julio 2000 - 1a aŭgusto 2000
    Dudek personoj el kvin lingvoregionoj de Eŭropo aktive partoprenis la staĝon en E-Centro Kvinpetalo (6-12 jul, Bouresse) pri teatro sub la gvido de Paul Gubbins, kiu teatraĵigis la romanon Mi (...)