Kvinpetalo

Kvinpetalo

Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Februaro 28a-Marto 4a

Nuligita pro sanstato

Praktikado de la lingvo plurnivela

NULIGITA PRO SANSTATO

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.

La kursoj okazos matene. Posttagmeze (lunde, marde, ĵaŭde, vendrede) inter la 17a kaj la 19a ni vizitos atelieron* en apuda vilaĝo. Tie kun artistino ni lernos :
- tinkturi teksaĵojn per naturaj rimedoj
- krei ornamaĵojn el la naturo, ktp.

Merkrede ni vizitos apartajn bienojn, kie oni bredas ŝafojn, azenojn (ni malkovros diversajn teknikojn tion rilate).

* Atentu, ke la partopreno en la posttagmezaj atelieroj necesigos krompagon je 30 €.

Catherine Kremer

Februaro 28a-Marto 4a

Nuligita pro sanstato

Trianivelaj studoj

NULIGITA PRO SANSTATO

Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto.

Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn.

Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Brian Moon

Junio 20a-24a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

ATENTU : pro la nunaj sanreguloj, la kvanto da partoprenantoj en ĉiu staĝo estas limigita, por ke ĉiu disponu pri individuaj lavabo, duŝo, necesejo.

ALIĜU SENPROKRASTE !

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 226.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102.9 kb
pdf-Aliĝilo

Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.

Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.

Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.

Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn, kaj Lego-Klubo proponas analizojn kaj diskutojn pri tiuj eldonaĵoj.

- KVINPETALO Esperanto-Centro
- Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
- Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)

- Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE

- Rete : informoj @ kvinpetalo.org

Lastaj artikoloj

  • Programo 2014 - 21a decembro 2013
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI kaj trejni homojn por la UK 2015, okazonta en Lille. (ĉiĉeronoj, helpantoj...). Februaro 17a-21a (...)
  • Programo 2013 - 15a februaro 2013
    Aliĝilon elŝutu en formato doc aŭ pdf Februaro 25a-Marto 1a Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn.. Studado en etaj grupoj, (...)
  • Mojosega staĝo en Kvinpetalo (Piktavio, Francio) - 12a februaro 2013
    Ĉi somere okazis la muzikstaĝo en Bureso kadre de la kulturcentro Kvinpetalo, kiel ĉiujare ekde 2003. La ĉefa temo de la staĝo estis "originala muziko en Esperanto", kaj estis pritraktita ne nur per (...)
  • Esperanta kaj muzika staĝo en Kvinpetalo (2011) - 7a junio 2012
    Kiel kutime, de la 16a ĝis la 24a de aŭgusto, ni preparis la nutraĵojn por la staĝantoj. Dum la sama periodo, kvar geesperantistoj partoprenis en la staĝo biblioteko. Ni kune manĝis kaj babilis. (...)
  • Ligoj - 1a februaro 2012
    lernu.net - Perkorespondaj kursoj pri Esperanto Retejoj, kiuj informas pri Kvinpetalo Vikipedio - artikolo pri Kvinpetalo en la reta enciklopedio Staĝoj en Kvinpetalo estas regule anoncitaj ĉe (...)
  • Programo 2012 - 18a januaro 2012
    Februaro 20a-25a Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) Por havi ideon pri la programo kaj etoso, vidu raporton pri la pasintjara samspeca staĝo Ansofi Markov Aprilo 10a-13a Praktikado de (...)
  • Programo 2011 - 13a januaro 2011
    Version française ici Februaro 15a-19a Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) Por havi ideon pri la programo kaj etoso, vidu raporton pri la pasintjara samspeca staĝo Ansofi Markov Aprilo (...)
  • Raportoj pri muzikstaĝo 2010 - 18a novembro 2010
    Kiel kutime ni kuniĝis de la 8a ĝis la 18a de Aŭgusto 2010 en Kvinpetalo. En familia kaj ĝoja etoso, ni multe laboris eĉ se ni ne estis tro nombraj. La celo esti paroli Esperante kaj kanti aŭ ludi (...)
  • Koncerto de Kajto la 13an de aŭgusto - 16a majo 2010
    Memore al la 25 jaroj de la leĝa oficialigo de Societo Yvonne Martinot, la asocio kiu mastrumas Kvinpetalon, la centro organizas esceptan koncerton de Kajto en Bureso la 13an de aŭgusto je la 21a (...)
  • Raportoj pri februara staĝo 2010 - 6a marto 2010
    En februaro 2010 ni iris al "Kvinpetalo"-staĝo en la vilaĝo "Bouresse" por la unua fojo. Nia intenco estis progresi kaj eble trapasi la unuan gradan ekzamenon. Ni laboris multe kaj bone. Do ni (...)