Oktobro 31a-novembro 4a |
Staĝo pri astronomioĈirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, uzi observilojn por spekti la ĉielan volton:stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp. Apud la faka aspekto, ni povos babili pri ligo inter Astronomio kaj ĉiutaga vivo. Neatendite, ni konstatos ke la plej modernaj kosmaj teorioj estas ligitaj al niaj kulturaj kutimoj. Do glitado al filozofaj aspektoj. Kaj kompreneble ĉiuj aliaj astronomiaj temoj kiuj kreskos pro kaj dum nia kunveno. |
Patrick Lagrange
|
Aŭgusto 29a-Septembro 2a |
Praktikado de la lingvo plurnivelaLa kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo". Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo. La kursoj okazos matene.
Posttagmeze (lunde, marde, ĵaŭde, vendrede) inter la 17a kaj la 19a ni vizitos atelieron* en apuda vilaĝo. Tie kun artistino ni lernos :
Merkredo estos komuna turisma tago. * Atentu, ke la partopreno en la posttagmezaj atelieroj necesigos krompagon je 30 €. |
Catherine Kremer
|
Aŭgusto 29a-Septembro 2a |
Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektojDum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro, kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo. Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos, kiel facile estas ekkontribui, kaj kiel gravas respekti bazajn regulojn por garantii kiel eble plej grandan fidindecon al tiu kolektiva verko. Ni kune kreos kaj/aŭ plibonigos artikolojn pri lokaj temoj (kiaj Bureso, Civaux, kaj aliaj), ties historio, monumentoj kaj aliaj rimarkindaĵoj, helpante sin de dokumentoj kaj enketante surloke. Ĉiu partoprenanto estos instigita plu kontribuadi, ekzemple same enketante pri propra hejmregiono aŭ pri kiu ajn temo, por kiu ŝi/li havas intereson, ŝaton kaj apartan kompetenton. La semajnon gvidos Arno Lagrange aktiva vikipediisto de multaj jaroj. |
Arno Lagrange
|
Junio 25a |
Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a30 | |
Junio 20a-24a |
Promenado tra naturo kaj VikipedioĈiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj. Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo. Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon. Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Nuligita pro sanstato |
Trianivelaj studojAl tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo. |
Brian Moon
|
Nuligita pro sanstato |
Praktikado de la lingvo plurnivelaLa kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo". Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo. La kursoj okazos matene.
Posttagmeze (lunde, marde, ĵaŭde, vendrede) inter la 17a kaj la 19a ni vizitos atelieron* en apuda vilaĝo. Tie kun artistino ni lernos :
Merkrede ni vizitos apartajn bienojn, kie oni bredas ŝafojn, azenojn (ni malkovros diversajn teknikojn tion rilate). * Atentu, ke la partopreno en la posttagmezaj atelieroj necesigos krompagon je 30 €. |
Catherine Kremer
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.
Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.
Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.
Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.
Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.
KVINPETALO Esperanto-Centro
Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)
Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE
Rete : informoj @ kvinpetalo.org
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : ĵaŭdo 3a februaro 2022