| Februaro 20a-25a | Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) Por havi ideon pri la programo kaj etoso, vidu raporton pri la pasintjara samspeca staĝo |
Ansofi Markov |
| Aprilo 10a-14a | Praktikado de la lingvo kaj historio de la Esperanto-movado Miguel Ángel González Alfonso estas Komisiito pri Lernado kaj Instruado de Esperanto en La Kuba Esperanto Asocio. Li kutime loĝas en Havano, kaj turneos tra Francio inter Januaro kaj septembro 2012. | Miguel Ángel González Alfonso |
| Aprilo 15a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
| Aprilo 16a-20a | Tradukado altnivela Tradukado ludas gravan rolon en Esperantujo, ĉu por riĉigi nian esperantlingvan kulturon, ĉu simple por sciigi pri okazaĵoj. Sed por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn : necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado. Dum tiu ĉi staĝo ni do okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko : traduki tekstojn de diversaj specoj (ekz. literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj) kaj analizi la aperantajn problemojn kaj eblojn. Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo. |
Brian Moon
![]() |
| Aprilo 24a-28a | Preparado al la scienc-teĥnika branĉo de la Kapableco | Klaŭdo Roux/ Vinko Markovo
![]() |
| Julio 20a-28a | Muzika Staĝo Dum tiu ĉi staĝo esperanto estos praktikata pere de muziko. La kerna laborpeco estos plurvoĉa kanto laŭ originala poemo en esperanto muzikigita de profesia komponisto speciale por tiu ĉi okazaĵo. Krome estos prilaboritaj aliaj kantoj, kaj instrumentaj pecoj en kolektiva perspektivo. Aldone okazos diskutoj pri la kreokunteksto de la prilaborataj verkoj, kun Vinko, paralele kun unuagrada kurso por komencantoj, kun Ansofi. La staĝo finiĝos per koncerto. Krome Lino, kiu profesie gvidos la muzikan parton de la staĝo, bonvenigos la staĝantojn per gitara recitalo. Legu ankaŭ la pasintjaran raporton. |
Markov-familianoj
![]() |
| Aŭgusto 6a-11a | Praktikado de la lingvo (1a kaj 2a nivelo) | Lala Ralalarisoa kaj Carlo Bourlot |
| Oktobro 25a-29a | Praktikado de la lingvo per Tinĉjo-bildstrioj Uzante, regule ekde kvin jaroj, la albumon Tinĉjo en Tibeto en siaj Esperanto-kursoj (2a nivelo), Michel kunigis tiun laboron en libra formo : « La bildstrioj kiel lernolibroj », aperinta en 2010. Michel montros al ni kiel utiligi tiun libron, ilustritan per bildoj el la verko de Hergé, plivalorigita per fotoj kaj situacioj ebligantaj trakti temojn kiel sporto, amaskomunikiloj aŭ niaj naciaj kaj regionaj festoj, por logi al Esperanto diversspecan publikon. |
Michel Dechy
![]() |
| Novembro 2a-4a | Provludo de Interkant’ pri Karmen’ (apartaj aliĝkondiĉoj) | Interkant’ |
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kanditatiĝo : komence de la staĝo.
Kia bona etoso en Kvinpetalo ! Uf ! Kelkaj tagoj de trankvileco for de la urbego - trankvileco sed ne dormemo -
Nia programo entenis interalie :
la studo de verkoj de Andernsen
klasikaj ekzercoj
konversacio pri aktualaj , diversaj temoj
malfermiĝo al la mediateko de la urbeto
Ĉu vi scias ke la mediateko de Bureso estas tute klara, moderna, bone ekipita - kompreneble kun disponeblaj komputiloj- ?

Ĉu vi scias ke Frederiko - la bibliotekistino - gastigas nin ĉiam tre afable ?
Tiu loko permesas ankaŭ renkonti la aliajn loĝantojn.
Unu sola bedaŭro : la tagoj estas tro mallongaj por plenumi la tutan programon.
Des pli ke oni ĝojas pri la bona humuro de Ansofi kaj ŝia rakontarto.
Sed ni revenos, vi revenos , cetere la atingo estas facila ekz per trajno :
Ĉu vi memoras la stacidomon de ’Lussac-les-Châteaux’ ? sude de Poitiers- nur 12km de Bureso (tio ebligus viziton al ’futuroscope’ ...).
Por vidi la programon 2011 de Kvinpetalo, sekvu la ligon !
Lucette Echappé

Kiam en Internacia Festivalo en Nördlingen Claude Nourmont kaj Brian Moon petis de mi, ke mi gvidu staĝon pri la esperanta literaturo en Bouresse, mi miris. Ĉu vere mi kapablus ? En 2002 tiun staĝon gvidis Ed Borsboom. Mi ĉeestis kaj ĝojis. Kaj nun estus mi ? Ne eblas ! Mi esperis, ke la ideo forvaporiĝos, sed post insista peto iliaflanke, ni fine interkonsentis pri dato en oktobro. Kaj Brian kaj Claude ĉeestos en la kurso ! Kia publiko ! Estos por subteni Kvinpetalon kompreneble. Sed ili bonege rolludis, ĉeestantoj inter la ĉeestantoj, varmkore, ne akaparante la parolon, sed nutrante ĝin.
Mi proponis alian aliron al la temo, ol la bazan legoliston de Auld ( kiun mi tamen disdonis poste) : listigu la titolojn de dek libroj esperante verkitaj, kiuj plaĉis al vi. Defio por kelkaj el la sep staĝanoj !
Poste mi aŭskultigis du kanzonojn. « Tutcerte la kantistojn vi rekonos (Ĵak le Puil kaj Kapriolo), sed ĉu vi scias kiu verkis la tekstojn ? ( Feliks Zamenhof, kaj Dinwoodie). Do, vidu : Malnova afero en nova livero ! Ni retrorigardu ».
Pri la periodigo, mi prezentis tiun de Geoffrey Sutton en Concise Encyklopedia of the original literature of Esperanto. Do, kvin periodoj entute.
Mi kunportis recenzojn, el la reto, el Le Monde de l’Esperanto, el La Gazeto, el La Sago, sed ĉefe multe da eltiraĵoj. Feliĉe, ĉar la fotokopiilo ne plenumis sian devon.

Siaflanke, ĉiuj ĉeestantoj devis prepari prezentadon de unu ŝatata libro.
Horst Vogt, dum tri jaroj mia samklasano en la universitato Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando, elprofitis la okazon por indiki al mi, ke li prezentos iun el siaj eseetoj : tiu pri Ankoraŭ unu malagrablaĵo de Ŝirjaev, verkisto kiun ankaŭ mi ŝatas, kvankam mi ne taksas lin « nia nova Dostojevski » kiel Herbert Mayer. Sed rete mi petis de Horst, ke li preparu ankaŭ ion novan : « Kara Anne, vi scias laborigi homojn ! » estis la respondo, kaj li faris.
Post La dormanta Grafino, ni komparis du poemojn pri Vintro, de Miĥalski, kaj Vintra fabelo de Ĥoĥlov. Estis la unua tago.
Claude Nourmont regalis nin per la legado de Ebrio de Auld kaj Marc Noulin diris sian amon al Viktimoj de Baghy. Ni parolis pri kelkaj aliaj, Varankin, Emba, Engholm. Estis la dua tago.

La konversacio daŭris ĉetable en la manĝoĉambro kaj Claude bedaŭris, ke neniu serioza studo estas farita pri la incipit (la unuaj vortoj) de esperanto-verkistoj, kiel por la franca. « Longtemps je me suis couché de bonne heure » estis la unua frazo, kiu venis en la menson de pluraj el ni. Ĉu same ĥore ni citus esperantan unuafrazon ?
Dum la paŭzo, Brian Moon vizitis la mediatekon (jes ja, estas ĉarma mediateketo en nia vilaĝo kaj nur tie, ne en Kvinpetalo, estas retaliro) por kontroli el kie Kalocsay citis en Konfuza balado, pri neologismoj kaj mondpereo : « Ne helpas fluo de torento/ Se jam fritita la ezoko ! »
Ni komparis la du versiojn de du paĝoj el Neniu ajn Papilio kaj de Apenaŭ Papilio, la du versioj de Trevor Steele pri la sama temo. Danielle Noulin parolis pri Aŭstralia Felix, ĉar ne nur ŝi ŝategas tiun verkiston, sed ŝi ankaŭ vizitis Aŭstralion danke al Esperanto. Kaj Lucette Lejeau bele prezentis alian verkon de Trevor : La Fotoalbumo. Ni legis eltiraĵon el Memori kaj forgesi. Kiel interpreti : « La lernejo aspektas, nu, senfasada » ? _ Opinioj malsimilas.
La alia Lucette, Lucette Echappé, parolis pri La Ŝtona Urbo, kaj nia akademiano bele legis paĝojn el Morto de Artisto, kaj ni parolis pri tiuj verkoj ne originale verkitaj, sed preskaŭ. Estis la tria tago.

Kompreneble la nuntempaj verkistoj allogis multajn el ni. Ni ĉiuj ŝatas ankaŭ nian kroatan floron : Spomenka Štimec (ŝi klarigas en Tena, ke « la nepino portas la nomon de floro »). Pri Ombro sur interna pejzaĵo Claude varmkore parolis, rememorante pri kiuj personoj temas (same, ŝi eltiris el la riĉa Waringhien-biblioteko la libron de Lorjak Neologisme kaj klarigis al ni la aludojn al iamaj konataj esperantistoj. Mi devas konfesi, ke plej ofte la nomoj diris nenion al mi kaj al la aliaj. Sic transit gloria mundi (kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis). Sed plaĉis al mi paroli pri Regulus de la sama verkisto.
La Litomiŝla Tombejo (kien mi iris pilgrime kun OSIEK-membroj en 2001) kvankam ŝatata de mi, havis malpli da sukceso. Nia akademiano eĉ asertis, ke ĝi estas al li nelegebla, ĉar li « tuj retradukus ĝin en normalan esperanton ». Posttagmeze li legadis paĝojn pri la morto de Petronio en Morto de artisto, kaj ni estis trafita de anserhaŭto.
Por retrovi pli amuzan etoson, ni aŭskultis erojn el Samideana Lupo, el Fabeloj de la verda Pigo : « Mi ne manĝos vin diras la lupo al Aleksandro, sed kial vi manĝas la akuzativon ? »
La plimulto malkovris la verkiston Giŝpling, kiam mi prezentis la buntan Aŭtuna bazaro. La nekonata vorto « tombako » multe amuzis nin kiam ni malkovris ĝian duan sencon kaj ĝi iĝis nia pasvorto ene de la grupo. Estis la kvara tago.

De la ibera skolo mi elektis la frandan : Ekstremoj, inter kiuj la pastiĉon Litomiksa tombejo de Gonçalo Neves. El la sama angulo de Eŭropo aperis : la erudicia Poemo de Utnoa kaj alistile : La enigmo de l’ar@neo de Abel Montagut. Kaj mi prezentis romanon tre ŝatatan de mi : Ĉu vi konas Blaise Cendrars ? de Manuel de Seabra, kaj interalie Malamu vin unu la alian.
Horst Vogt parolis pri la romano de Mikaelo Bronŝtejn Oni ne pafas en Jamburg kaj Brian pri Dek tagoj de kapitano Postnikov.
Lena Karpunina ne estis forgesita. Same Ragnarsson, kaj antaŭ ili, Lejzerowicz, Schwarz (ni aperis ne nudece, sed nu dece), Auld kaj multaj aliaj.
Ne eblas paroli pri ĉiuj tekstoj kiujn ni tralegis, elvokis. Laŭdire « Annie kaj Nicole, niaj kuiristinoj, tro kaj bone nutras nin, kiel Anne tro sed bone nutras nin ».
Ni promenadis ne nur tra la esperanta literaturo, sed ankaŭ tra la bela kamparo, la pado Goberté. Mi ne konas la veluran aŭtunon en Krimeo, sed ankaŭ tie, apud Bouresse, la vetero belas. Ni estas meze de nenio diris Lucette, fakte, la kampoj etendiĝas ĝis la horizonto. Mi kutime diras, ke kiam mi alvenas en Bouresse, mi havas la impreson eniri en bildkarton el la kvardekaj jaroj.

Alvenis la lasta posttagmezo. Mi prezentis dudekon da libroj, kiujn mi aĉetis brokante, sed ne nur, kaj ĉar la geknaboj bone studis, okazis kiel en iamaj lernejoj, disdonado da libroj.
Lucette Echappé elektis la novan eldonon de : La Eta Princo, Lucette Lejeau : Vojaĝo al Kazohinio de Szátmary, Marc : Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud de Ribillard, Danielle : Paŝoj al plena posedo de Auld, Horst : La granda Meaulnes d’Alain Fournier, tradukita de Roger Bernard ; Annie : Al Torento de Stellan Engholm, Nicole : El la maniko, de Rossetti, Brian : Homoj kaj riveroj de Johan Hammond Rosbach kaj Claude : Se grenereto, de Kelnem Robinson. Sed atentu, mi petis ke ili sendu en la venonta jaro raporteton pri la elektita libro kaj pri kelkaj el la dek libroj, kiujn ĉiu ŝatus legi laŭ sia propra legolisto. Estis la kvina tago.
Post tiu laboriga semajno, la plej ofte cititaj estas : Morto de Artisto de Anna Löwenstein, Koko krias jam de Szilágyi, La granda kaldrono de John Francis, Vivo kaj opinioj de Majstro M’saud de Ribillard, Homoj sur la Tero de Stellan Engholm, kiuj ricevis po tri voĉoj el sep, kaj Vojaĝo al Kazohinio de Szátmari, Ĉu vi kuiras ĉine ? de Claude Piron, La Skandalo pro Jozefo de Valdemar Vinař, Kvaropo de la skota skolo, Kredu min sinjorino ! de Cezaro Rossetti, Ŝtupoj sen nomo de Ragnarsson, Infanoj en Torento, kaj ... la estontaj libroj de Spomenka !
Kiam mi volis frue enlitiĝi en la lasta vespero, Claude diris al mi : « Ne fuĝu ! Vi denove gvidos staĝon pri la sama temo venontjare, je la sama epoko, ĉu ne ? » -Jes, sed kondiĉe, ke mi ricevus la hejmtaskojn petitajn de mi : legu, legu, legu, kaj recenzetu !
Anne Jausions, 11-15 de oktobro 2010
Aperis en La Gazeto 151, p 31-33.
| 15-19 Février | Pratique de la langue (1er ou/et 2e degré) Pour vous faire une idée de l’ambiance et du contenu, voir le rapport de la précédente édition | Anne-Sophie Markov |
| 10 Avril | Assemblée Générale de SYM à 10h | |
| 11-15 Avril | Stage pratique de jardinage écologique
Pour tous niveaux d’espéranto, le stage étant aussi l’occasion d’améliorer sa pratique de la langue |
Bernard Lagrange
|
| 11-15 Avril | Préparation à la branche spécialisée "sciences et techniques" du certificat de capacité | Claude Roux/Vinko Markov |
| 5-9 Juillet | Espéranto et tourisme Ce stage a pour but de permettre aux personnes intéressées d’animer une excursion de façon claire et agréable. Les participants pourront enrichir la présentation en apportant des documents touristiques ou des photos au sujet d’une région, d’une ville ou d’un monument. Chacun pourra trouver la façon adéquate de le présenter, avec les mots les plus adaptés (nous étudierons le dictionnaire). Nous nous amuserons en navigant entre l’histoire, l’architecture, les anecdotes, en décrivant, racontant et traduisant si nécessaire... Sur place, nous concrétiserons ce cours par une excursion. | Catherine Kremer et Lydia Bloch |
| 18-23 Juillet | Pratique de la langue (2e niveau) Josée Lafosse, institutrice retraitée, enseigne régulièrement l’Espéranto à Toulouse dans le club "Les Cheminots Toulousains pour l’Espéranto". A participé aux rencontres d’Espéranto de Pluezec de 2006 à 2010 comme animatrice de cours et d’atelier Théâtre. A animé plusieurs stages à Kvinpetalo (débutants et 2e niveau) et dans le cadre de l’Association Française des Cheminots pour l’Espéranto. Le stage niveau 2 que j’animerai, consiste à pratiquer l’Espéranto en abordant des thèmes de la vie courante dans la bonne humeur, sous la forme de conversations, petits débats, mises en situations, histoires pour rire. Bien sûr il y aura des jeux, des sketches et des chansons. Apportez vos trouvailles , nous en discuterons.... :-) |
Josée Lafosse
![]() |
| 18-23 Juillet | Apprendre à communiquer en espéranto (débutants) Christophe Chazarein, l’un des animateurs du centre culturel espérantiste de Toulouse, a passé un an à Bialystok (Pologne) en tant que volontaire européen et a suivi des cours de pédagogie espérantiste à l’université de Poznan. Depuis 2006, il enseigne régulièrement l’espéranto. |
Christophe Chazarein
![]() |
| 9-13 Août | Traduction (pour expérimentés) La traduction joue un rôle important dans le monde de l’Espéranto, que ce soit pour enrichir la culture de la langue ou pour transmettre des informations. Mais pour bien traduire, il ne suffit pas de connaître les langues en question : il est aussi nécessaire de connaître les sujets abordés et avant tout de s’entraîner. Pendant ce stage il ne sera pas question de théorie mais de pratique : il s’agira de traduire des textes de différentes sortes (par exemple de la littérature, des extraits de journaux, des articles de wikipédia) et d’analyser les problèmes qui se posent et les solutions pour les résoudre. Il s’agira essentiellement de traductions du français vers l’Espéranto, mais les participants ayant une autre langue maternelle seront les bienvenus, car on pourra travailler entre autres sur des textes existant déjà dans plus d’une langue. |
Brian Moon
![]() |
| 16-20 Août | Rangement de Bibliothèque Il existe plusieurs types de bibliothèques : personnelles, de club, institutionnelles. Nous passerons en revue ces différents types, ainsi que les modes de classification, d’entretien, d’usage et de mise en place d’un catalogue. Nous évoquerons les grandes bibliothèques du monde de l’Espéranto. Nous réfléchirons aux moyens de les valoriser et à ce qu’il est possible et nécessaire de faire à Bouresse. |
Philippe Cousson
![]() |
| 16-24 Août | Stage de musique Pendant ce stage, l’espéranto sera pratiqué à travers la musique. Le coeur du programme sera un chant à plusieurs voix sur un poème original en espéranto. Le chant aura été composé par un professionnel spécialement pour cette occasion. Par ailleurs, d’autres chansons du répertoire original seront travaillée, ainsi que des pièces instrumentales, dans une perspective de travail collectif. La pratique musicale sera complétée par des présentations sur le contexte des oeuvres étudiées, avec Vinko Markov, tandis que les débutants pourront suivre des cours d’initation avec Anne-Sophie Markov. Le stage se clôturera sur un concert. Lino Markov, qui encadrera professionellement la partie musicale, accueillera les stagiaires par un récital de guitare. |
famille Markov
![]() |
| Septembre | Visite de HORI Jasuo dans les écoles | HORI Jasuo |
| 8-9 Octobre | Dynamiser le mouvement espérantiste à l’échelle locale, avec assemblée générale de Espéranto Poitou-CharentesCette fin de semaine permettra d’échanger des expériences au sujet de l’activité régionale (cours, stands, initiatives publiques). Nous discuterons des perspectives pour renforcer ces activités par un soutien mutuel entre les espérantistes de différents endroits. L’objectif est de renforcer le mouvement dans la région Poitou-Charentes, mais des contributions venues d’autres régions seront aussi les bienvenues. | Marie-France Conde-Rey |
| 10-14 Octobre | Découvrir la littérature espérantiste Anne Jausions est diplômée en interlinguistique à l’Université Adam Mickiewicz, de Poznan. Elle animera une promenade à travers la littérature espérantiste originale : « Je parlerai de quelques auteurs classiques et contemporains que j’apprécie. Vous recevrez des extraits de romans, de nouvelles, de poèmes, mais pas de pièces de théâtre. Je parlerai surtout d’auteurs européens, et je ne dirai que quelques mots des asiatiques. » Les participants qui le souhaitent auront la possibilité de faire une intervention de quelques minutes pour présenter un de leurs livres préférés. Le cours sera l’occasion de visiter la riche bibliothèque de Kvinpetalo, et de feuilleter divers ouvrages. |
Anne Jausions
|
| 25-29 Octobre | Pratique de la langue par les B.D. de Tintin Depuis cinq ans, Michel Dechy enseigne l’Espéranto (niveau intermédiaire) à l’aide de l’album "Tintin au Tibet". Il a réuni son matériel pédagogique sous la forme d’un livre, "Les bandes-dessinées en guise de manuel", paru en 2010. Michel montrera comment utiliser ce livre, illustré par des images tirées de l’oeuvre de Hergé, et enrichi par des photos et des situations permettant de traiter des thèmes tels que le sport, les médias ou les fêtes régionales. |
Michel Dechy
![]() |
| 25-29 Octobre | Initiation à la communication non-violente La communication non-violente a pour but d’aider les gens à interagir de telle sorte que les contacts entre eux s’améliorent. Elle est utile dans la communication quotidienne et pour résoudre paisiblement des conflits dans la vie personnelle, professionelle, ou dans les activités militantes. Il ne s’agit pas de manipuler les autres, mais d’une attitude générale qui prend sa source dans une appréciation positive des relations sociales. Pendant le stage, il sera possible de pratiquer cette communication par divers exercices pratiques. |
Bernard Lagrange
![]() |
N.B. Les dates des stages indiquent les premier et dernier jours. Il est conseillé d’arriver la veille (Notez que le dîner est habituellement servi à 19h30).
A la fin des stages préparant aux examens, il est généralement possible d’en passer les épreuves. Limite pour le dépôt des candidatures : au début du stage.
| Februaro 15a-19a | Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) Por havi ideon pri la programo kaj etoso, vidu raporton pri la pasintjara samspeca staĝo |
Ansofi Markov |
| Aprilo 10a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
| Aprilo 11a-15a | Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado
Ankaŭ nelingve spertaj homoj bonvenas |
Bernard Lagrange
![]() |
| Aprilo 11a-15a | Preparado al la scienc-teĥnika branĉo de la Kapableco | Klaŭdo Roux/ Vinko Markovo |
| Julio 5a-9a | Esperanto kaj Turismo La celo : igi ĉiujn volontulojn kapablaj gvidi ekskurson klare kaj agrable. Mia rolo : konsili ilin pri la rolo de gvidant(in)o aŭ ĉiĉeron(in)o. La partoprenantoj ampleksigos la prezentadon : ili kunportos turisma(j)n dokumento(j)n aŭ foto(j)n rilate regionon, urbon aŭ monumenton. Ĉiuj provos trovi la ĝustan manieron prezenti ĝin (ilin), per la plej trafaj vortoj (t.e. ni esploros la vortaron). Ni amuziĝos (espereble) inter historio, arkitekturo, anekdotoj, priskribante, rakontante eĉ tradukante se bezonate.... Surloke, ni provos dum ekskurso finkonkretigi tiun kurson sen forgesi ke "Eksurso ne estas Kurso" : tio devus esti regulo por ĉiu gvidant(in)o ! |
Catherine Kremer kaj Lydia Bloch |
| Julio 18a- 23a | Praktikado de la lingvo (2a grada nivelo) Josée Lafosse, emerita instruistino, regule instruas Esperanton en Tuluzo en la klubo de "La Tuluzaj Fervojistoj por Esperanto". Ŝi partoprenis en la esperantaj renkontiĝoj de Pluezeko inter 2006 kaj 2010 kiel kursgvidantino kaj animanto de la teatra laborgrupo. Ŝi gvidis plurajn staĝojn en Kvinpetalo (komencantoj kaj 2a nivelo) kaj kadre de la Franca Asocio de Esperantaj Fervojistoj. La duanivela staĝo, kiun mi animos, ebligos praktikadi Esperanton traktante temojn el la ĉiutaga vivo en bonhumora etoso, sub formo de konversacioj, etaj debatoj, rolludoj, ŝercaj rakontoj. Kompreneble estos ludoj, skeĉoj kaj kantoj. Kunportu viajn proponojn, pri ili ni diskutos... :-) |
Josée Lafosse
![]() |
| Julio 18a- 23a | Lerni komunikadon en Esperanto (komencantoj) Christophe Chazarein, aktivulo en la Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo, restadis dum unu jaro en Bjalistoko kiel eŭropa volontulo kaj estis trejnita kiel Esperanto-instruisto en la universitato de Poznano. Ekde 2006, li regule instruas Esperanton. |
Christophe Chazarein
![]() |
| Aŭgusto 9a-13 | Tradukado altnivela Tradukado ludas gravan rolon en Esperantujo, ĉu por riĉigi nian esperantlingvan kulturon, ĉu simple por sciigi pri okazaĵoj. Sed por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn : necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado. Dum tiu ĉi staĝo ni do okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko : traduki tekstojn de diversaj specoj (ekz. literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj) kaj analizi la aperantajn problemojn kaj eblojn. Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo. |
Brian Moon
![]() |
| Aŭgusto 16a-20a | Biblioteka ordigado Biblioteko : propra, kluba, institucia : malkovro, klasifiko, prizorgo, uzo, katalogo. La grandaj Esperantaj bibliotekoj. Kiel valorigi bibliotekon. Kio farendas kaj fareblas en Bouresse. |
Philippe Cousson
![]() |
| Aŭgusto 16a-24a | Muzika Staĝo Dum tiu ĉi staĝo esperanto estos praktikata pere de muziko. La kerna laborpeco estos plurvoĉa kanto laŭ originala poemo en esperanto muzikigita de profesia komponisto speciale por tiu ĉi okazaĵo. Krome estos prilaboritaj aliaj kantoj, kaj instrumentaj pecoj en kolektiva perspektivo. Aldone okazos diskutoj pri la kreokunteksto de la prilaborataj verkoj, kun Vinko, paralele kun unuagrada kurso por komencantoj, kun Ansofi. La staĝo finiĝos per koncerto. Krome Lino, kiu profesie gvidos la muzikan parton de la staĝo, bonvenigos la staĝantojn per gitara recitalo. Legu ankaŭ la pasintjaran raporton. |
Markov-familianoj
![]() |
| Oktobro 8a-9a | Vigligo de regiona Esperanto-agado kaj ĝenerala membrokunveno de Esperanto Poitou-Charentes Dum tiu ĉi semajnofino estos interŝanĝitaj spertoj pri regiona agado (kursoj, budoj, organizado de publikaj eventoj), kaj pridiskutitaj perspektivoj por plifortigi ĉi tiujn aktivaĵojn per interhelpo inter diverslokaj aktivuloj. La celo estas prioritate plifortigi esperanto-movadon en Piktavio, sed spertoj el aliaj regionoj ankaŭ estos bonvenaj. |
Marie-France Conde-Rey |
| Oktobro 10a-14a | Malkovri la Esperantan literaturon Anne Jausions estas diplomita pri Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz, en Poznan. Ŝi proponas al vi promenadon tra la originala Esperanto-literaturo : « Mi parolos pri kelkaj klasikuloj, kaj pri nuntempuloj, kiujn mi ŝatas. Vi ricevos eltiraĵojn el romanoj, noveloj kaj poeziaĵoj (ne temos pri teatraĵoj). Temos ĉefe pri eŭropaj verkistoj, kaj mi diros nur kelkajn vortojn pri azianoj. » Partoprenontoj, kiuj havas emon pri tio, estas invitataj fari kelkminutan intervenon por prezenti libron, kiun ili ŝatas. La kurso estos okazo por viziti la riĉan bibliotekon de Kvinpetalo, kaj trafoliumi diversajn librojn. Legu ankaŭ la pasintjaran raporton |
Anne Jausions
![]() |
| Oktobro 25a-29a | Praktikado de la lingvo per Tinĉjo-bildstrioj Uzante, regule ekde kvin jaroj, la albumon Tinĉjo en Tibeto en siaj Esperanto-kursoj (2a nivelo), Michel kunigis tiun laboron en libra formo : « La bildstrioj kiel lernolibroj », aperinta en 2010. Michel montros al ni kiel utiligi tiun libron, ilustritan per bildoj el la verko de Hergé, plivalorigita per fotoj kaj situacioj ebligantaj trakti temojn kiel sporto, amaskomunikiloj aŭ niaj naciaj kaj regionaj festoj, por logi al Esperanto diversspecan publikon. |
Michel Dechy
![]() |
| Oktobro 25a-29a | Neperforta komunikado Neperforta komunikado celas helpi homojn interrilati tiel, ke la komunikofluo inter ili pliboniĝu. Ĝi utilas kaj en ĉiutaga komunikado kaj por solvi pace konfliktojn en persona, profesia aŭ politika medioj. Ĝi ne estu tekniko por agigi aliulon laŭ iu maniero, sed baza sinteno, en kies malfono staras pozitiva taksado de sociaj rilatoj. Dum la staĝo eblos ekpraktiki tiun ĉi komunikadon per diversaj praktikaj ekzercoj. |
Bernard Lagrange
![]() |
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kanditatiĝo : komence de la staĝo.
Vendredon vespere, la 13an de aŭgusto 2010, dum la muzikstaĝo, alvenis en la Esperanto-centro Kvinpetalo la duopo Kajto, muzikgrupo tre fama en Esperantio.

Ambaŭ muzikistoj kaj kantistoj, Ankie kaj Nanne, ludis ĉirkaŭ 15 muzikpecojn dum la vespero, interalie « Lokomotivo rulu nun » kaj « La lasta kanto ». Ili eĉ petis de la publiko kune kanti, kaj preskaŭ ĉiuj gaje partoprenis ! La vilaĝanoj kiuj ĉeestis ŝajne ŝatis la koncerton, ĉar ili petis postlastan kanzonon. Ankie kaj Nanne tranoktis en Kvinpetalo, kaj sabaton frumatene, la staĝantoj kaj ili retroviĝis en la salono « Waringhien » por iom paroli pri ilia kariero kaj ilia emo al kanto kaj muziko. Estis tre interesa momento, kun ĉies partopreno. Tiamaniere ni pli bone konatiĝis kun ili, kaj eĉ kantis kune « La malnova balancilo », kanton kiun ni denove interpretis okaze de nia staĝkoncerto dimanĉon vespere. Ankie estis kortuŝita kiam ŝi rakontis sian konatiĝon kun Nanne kaj tiam ambaŭ interŝanĝis rigardon ege komplican...
Post la kurso, ni ĉiuj retroviĝis en la garbejo apud la manĝoĉambro por ĝui
aperitivon kun kelkaj najbaroj ; ni manĝetis kaj trinkis, babilante kaj aŭskultante
denove Kajton ludi diversajn muzikpecojn. Kelkaj el ni eĉ aŭdacis danci, la etoso
estis tre agrabla !
Sendube ĉiuj havos bonegan memoraĵon pri tiuj du tagoj...
Do, vidu : Okazas multaj aferoj en la eta vilaĝo Bureso !
Meva Cuenot.
| Menciindas, ke SYM (Société Yvonne Martinot), administranta asocio de la esperanto-centro Kvinpetalo, venigis Kajton por festi la 25-jariĝon de la asocio, k tiuokaze ankaŭ estis pretigita ĉ. 30-panela ekspozicio memorigante bilde pri la disvolviĝa historio de la centro. |

Kiel kutime ni kuniĝis de la 8a ĝis la 18a de Aŭgusto 2010 en Kvinpetalo. En familia kaj ĝoja etoso, ni multe laboris eĉ se ni ne estis tro nombraj. La celo esti paroli Esperante kaj kanti aŭ ludi muzikon per instrumentoj.
Ĉiumatene la temoj de la prelegoj estas interesaj pro la diverseco : la regeo de Jamaiko, la venezuela popola muziko laŭ la poemoj de Ali Primera. Vinko donis al ni novaĵojn pri amfiosko kaj ĝiaj « kuzoj », kiuj vivas en la fundo de la maro.
Ni parolis pri Kanto Ĝenerala de Pablo Neruda kaj Mikis Theodorakis. Sekve Lino kaj Morine interpretis parton de ĝi dum la koncerto fine de la staĝo.
Ĉiujn posttagmezojn la partoprenantoj multe studis diversajn verkojn, kiujn la spektantoj aŭskultis dum publikaj koncertoj. Unue, ili kantis antaŭ la spektaklo de Kajto. Nanne kaj Ankie el Nederlando prezentis Esperantajn proprajn kreaĵojn kun multe da energio kaj plezuro.
Dimanĉon vespere antaŭ la buresa publiko, la staĝantoj montris la rezulton de sia laboro. La spektantoj multe aplaŭdis. La 14 rusaj esperantistoj, kiuj vojaĝis tra Eŭropa Unio per buso, haltis en la Centro Kvinpetalo. Tie ili aŭskultis la lastan koncerton de la partoprenantoj. Poste ili vespermanĝis kaj multe ŝatis regionan pladon kun fazeoloj kaj kolbasetoj. Eĉ Siberiano petis la recepton de la saŭco, ĉar li opiniis ĝin pli bona ol lia.
Kun la najbaroj kaj la urbestro de Bureso, ni festis la 25an jaron de SYM (Societo Yvonne Martinot), kiu fondis la Centron « Kvinpetalo ». La staĝo sukcesis, la partoprenantoj estis kontentaj ; do ni rendevuas la venontan jaron en Aŭgusto 2011 kiam ni esperas esti ankoraŭ pli nombraj.
Line, Geneviève, Lino

Lunde vespere, 16an de Aŭgusto 2010, vizitis nin esperantistaj amikoj venintaj de Rusio per buso. Ili vojaĝis tra Eŭropa Unio kaj haltis en la Esperanta Kultura Centro Kvinpetalo, okaze de la muzika staĝo. Ili malkovris la bibliotekon kaj ĉiujn domojn de la Centro.
Ili estis invititaj aŭskulti koncerton de la staĝantoj, kiun ili multe aplaŭdis kaj ŝajne ŝatis. Tuj poste ni ĉiuj iris en la manĝejon por vespermanĝi kune. Bela regiona plado farita de Lin’ kaj Ĝenovevo (la kuiristinoj) atendis nin kaj la Rusianoj multe ŝatis tiun vespermanĝon. Ni bone interparolis kaj ridis dum la manĝo.
Poste, kelkaj Rusianoj aĉetis T-ĉemizojn pri Esperanto. Ŝajnas ke ili bone ŝatis ĉiujn momentojn kaj foriris al Puatiero tranoktadi. Ili plu vojaĝos kaj iros al Karkasuno, Barcelono, Triesto, kie ili partoprenos Italan kongreson de Esperanto... diris la vojaĝantoj.
Teo Levi
Aperis en La Sago n-ro 67, aŭgust-septembro 2010, p20.
Kiel kutime ni kuniĝis de la 8a øis la 18a de aŭgusto 2010 en la esperanta centro Kvinpetalo. En familia kaj ĝoja etoso, ni multe laboris eĉ se ni ne estis multnombraj. La celo estis paroli esperante, kanti kaj ludi muzikon per instrumentoj. ĉiumatene ni rendevuas en la salono Waringhien, por prelegoj kaj paroladoj pri diversaj temoj. Kia surprizo post la temaj klarigoj !
Por la unua prelego, Vinko donas al ni la lastajn novaĵojn pri amfiosko (genro Branchiostoma), tiu besteto de 7cm longa, kiu vivas en la sablo ĉe la fundo de malprofundaj maroj. Ĝi ne estas tute sola. Ĝi havas ‘kuzojn’, kiel epiginiĥtido (Epigonichthys) kaj genro Asymmetron. Mortinta baleno, kiu dronis sur marfundon, estas granda rezervo de nutraĵo. Komunumo de organismoj, kiu aperas tie, trapasas tri ekologiajn etapojn.
Unue kadavromanĝantoj : miksinoj, iaj ’dormemaj’ þarkoj kaj iaj kraboj. Miksinoj, kiuj estas besto sen makzeloj kaj sen vertebroj sed kun kartilaga kranio, manĝas de interno de la kadavro, post pere de siaj dentoj truis la haŭton. Ili kapablas fari mukon, kiu en la ĉeesto de akvo iĝas gelateneca viskoza elasta kaj pli ampleksa. Predantoj atentu ne manĝi !
Due la oportunistoj : gastropodoj, salikokoj kaj poliĥetoj (vermoj kun multaj ĥetoj).
Ankaŭ inter aliaj osedaksoj (genro Osedax, ostomanĝantaj vermoj, kiuj estas kelkajn centrimetrojn longaj) etendas siajn ‘radikojn’ (ili havas nek buþon, nek digestan tubon) en la ostojn de balenoj. Ili fosas multajn tunelojn. Ili sin nutras pere de bakterioj, kiuj simbioze vivas interne de iliaj ‘radikoj’. La vermo alportas oksigenon el akvo pere de siaj plumformaj brankoj al la bakterioj, kiuj eltiras kaj disigas la ostajn proteinojn.
Mirinde oni nur observis inojn sur skeleto de baleno ! Kie estas la viroj ? Bone kaþitaj. Ili estas nur kelkajn milimetrojn longaj kaj kelfoje vivas kune interne de la ino !
Poste ni atente lernis muzikaĵojn de Ameriko : la regeo de la insulo Jamajko, Ali Primeira poeto kaj kantisto el Venezuelo kaj Canto General de Pablo Neruda el Ĉilio, muziko de Mikis Theodorakis el Grekio. Sekve Lino kaj Morine kantistino prezentis ‘Ja vivos mi’ el la Canto General.

Unue, la partoprenantoj kantis antaŭ la spektaklo de ‘Kajto’. Nanne kaj Ankie el Nederlando prezentis proprajn esperantajn kreaĵojn.
La morgaŭan tagon, ili klarigis sian manieron kaj stilon kaj respondis al la demandojn de la staĝanoj.
Dimanĉo la 15a de Aŭgusto estis la grava tago en tiu restado. La prezidanto de la asocio invitis la najbarojn por festi la 25an jaron de la SYM (Societo Yvonne Martinot, kiu fondis la esperantan centron ‘Kvinpetalo‘) kaj malkovris la ekspozicion pri la vivo de tiu loko. Dum la vespero, antaŭ la Buresa publiko la staĝanoj montris la rezulton de sia laboro. La spektantoj multe aplaŭdis.
Lundon vespere 14 rusaj esperantistoj, kiuj veturis buse tra Eŭropa Unio haltis al la esperanto centro. Post la vizito, ili aŭskultis la lastan koncerteton de la staĝanoj. Ili vespermanĝis kaj multe ŝatis la regionan pladon kun freŝaj fazeoloj kaj kolbasetoj. Eĉ siberiano petis la recepton de la saŭco, ĉar ili opiniis, ke ĝi estas pli bone ol la lia.
Tiu staĝo sukcesis ankoraŭ pli bone ol antaŭe. Pli ofte ni aŭskultis kaj komparis muzikpecojn kaj senĉese ni povis aŭdi iun kanti.
Do, ni rendevuas la venontan jaron en aŭgusto 2011 en 86
BURES’ por kanti muzikaĵojn de alia kontinento.
Ni nur esperas esti pli nombraj.
Line kaj Geneviève
Aperis en SudFrancia Stelo n-ro 194, novembro 2010, p9.
A l’occasion des 25 ans du dépôt des statuts de la Société Yvonne Martinot, l’association qui gère le centre culturel espérantiste Kvinpetalo, le centre organise un concert exceptionnel de Kajto à Bouresse la 13 août à 21 heures.

Le groupe ’Kajto’ (le cerf-volant) chante en Espéranto depuis 1988.
Pendant l’été 1989, à l’occasion du congrès universel de Brighton en Angleterre, le CD "Kajto" a été édité. Il s’agissait du tout premier CD édité en Espéranto.
Pendant les années qui ont suivi, le groupe a voyagé dans de nombreux pays pour donner des concerts et a publié en tout 5 CDs.
En 2004, dans la ville de Aelen, en Allemagne, ils ont reçu le prix culturel FAME en reconnaissance de leur contribution significative à la culture musicale espérantiste.
Actuellement, Kajto se compose de Nanne Kalma et Ankie van der Meer, qui utilisent ce nom pour jouer leur répertoire en Espéranto.
Depuis 1980, Ankie et Nanne jouent de la musique ensemble. Ils ont commencé dans le groupe frison Irolt, puis dans Kat yn ’t Seil, Kajto et Liereliet. Avec ces groupes ou en duo, chantant en Espéranto, en Frison ou en Néeerlandais, ils ont enregistré au total plus de 30 disques vinyles ou CDs, et ont effectué de nombreuses tournées de concerts non seulement en Europe, mais aussi en Amérique du Nord et en Australie.
Par exemple, pendant l’été 2009, Nanne et Ankie ont effectué une tournée de 10 semaines aux Etats-Unis.

Pour ce qui est des textes, Kajto ne connait pas de limites. Nanne et Ankie chantent sur les sujets les plus divers. Dans leur répertoire, les chants de marins et les thèmes historiques jouent un rôle important, mais ils chantent aussi sur des anecdotes amusantes de la vie quotidienne. Ils aiment également mettre en musique des poèmes en Espéranto ou en Frison.
Dans les festivals, les café-concerts, les soirées culturelles ou les stages de chant, le programme de Ankie et Nanne est toujours plein d’humour et adapté à la situation.
Ils s’accompagnent de divers instruments, tels que la guitare, la mandoline, le concertino (un petit accordéon) et la contrebasse.
Au cours de la première décennie du nouveau siècle, ils ont édité onze nouveaux disques dans des langues telles que l’Espéranto, le Frison, le Néérlandais et aussi en Anglais.
Pour en savoir plus sur Kajto, Nanne & Ankie et leurs CDs, vous pouvez aussi visiter leur site : www.nanne-ankie.nl
Memore al la 25 jaroj de la leĝa oficialigo de Societo Yvonne Martinot, la asocio kiu mastrumas Kvinpetalon, la centro organizas esceptan koncerton de Kajto en Bureso la 13an de aŭgusto je la 21a horo.

En la jaro 1988 la grupo ’Kajto’ komencis kanti kantojn kun Esperanto-tekstoj.
Dum la somero de 1989 - dum la UK en Brajtono en Anglujo - la KD-o ’Kajto’ estis prezentita, tiu KD ankaŭ montriĝis esti la unua eldonita Esperanto-KD iam en la mondo.
Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo vojaĝis al multaj landoj por koncerti kaj eldonis entute 5 KD-ojn.
En la jaro 2004 - en la urbo Aalen en Germanujo - la FAME Kulturpremio estis aljuĝita al ’Kajto’ kiel rekono de la graveco de ĝia kontribuaĵo al la Esperanta muzik-kulturo.
Nuntempe ’Kajto’ konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer kiuj uzas ĉi tiun nomon por ilia Esperanto-repertuaro.
Jam de 1980 Ankie kaj Nanne kune muzikas. Komence en la Frisa grupo Irolt, poste en Kat yn ’t Seil, Kajto kaj Liereliet. Kun tiuj grupoj aŭ duope, kantante en Esperanto, en la Frisa kaj Nederlanda lingvoj, ili registris pli ol tridek da Vinilaj Diskoj kaj Kompakt-Diskoj kaj regule koncert-turneis tra multaj landoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Nord-Ameriko kaj Aŭstralio. Ekzemple, dum la somero de 2009 Nanne & Ankie turneis en Usono dum 10 semajnoj.

Koncerne la kantotekstojn Kajto ne konas limojn. Nanne kaj Ankie kantas pri diversaj temoj. En ilia repertuaro maraj kaj historiaj temoj ludas gravan rolon sed ili prikantas ankaŭ komikajn okazaĵojn el la ĉiutaga vivo. Same ili ŝatas enmuzikigi Esperantajn kaj Frisajn poemojn.
Dum festivaloj, kafo-koncertoj, kulturaj vesperoj aŭ kantostaĝoj, la programo de Ankie kaj Nanne estas ĉiam humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio, kie ajn ili troviĝas.
Dum koncertoj la du Kajtanoj povas anonci kaj enkonduki siajn kantojn en diversaj lingvoj kiel Esperanto, la Nederlanda, la Frisa, la Franca, la Angla kaj la Germana.
Ili sin akompanas per diversaj instrumentoj kiel gitaro, mandolino, koncertino (sesflanka akordioneto) kaj kontrabaso.
Dum la unua jardeko de la nova jarcento ili eldonis dek-unu novajn KD-ojn en diversaj lingvoj kiel Esperanto, la Frisa, la Nederlanda kaj ankaŭ en la Angla.
Por pli da informo pri Kajto, Nanne & Ankie kaj iliaj KD-oj, vizitu : www.nanne-ankie.nl
Le printemps est revenu dans l’hémisphère nord, parfois même avec des accents estivaux en certains lieux.
Pourquoi ne pas venir à Bouresse, pour profiter de la tranquillité de la campagne ?
Le centre culturel espérantiste Kvinpetalo propose plusieurs rencontres, dont la plupart sont ouvertes aux débutants :
| 09-10 avril | Stage pratique de jardinage écologique
Les débutants en espéranto sont aussi les bienvenus |
Bernard Lagrange |
| 11 avril | Assemblée générale de SYM à 10 heures | |
| 20-24 avril | Promenado tra la esperanta literaturo | Anne Jausions |
| 13-16 mai | Renforcer l’espéranto dans la région Poitou-Charentes (et alentours) [1] | Vito Markov |
| 10-17 août | Stage musical – Chants, Choeur, Musique d’ensemble – Concert final enregistré sur disque | famille Markov |

Un rêve pour beaucoup : jardiner de façon écologique.
Bernard Lagrange, expert en la matière, expliquera comment jardiner en respectant
l’environnement et les équilibres naturels, et vous aurez l’occasion de passer tout de
suite aux travaux pratiques, contribuant ainsi à l’embellissement des parties communes
de Kvinpetalo. Les apprentis jardiniers ou apprentis espérantistes sont les bienvenus.
Anne Jausions est diplômée en interlinguistique à l’Université Adam Mickiewicz, de
Poznan. Elle animera une promenade à travers la littérature espérantiste
originale :
« Je parlerai de quelques auteurs classiques et contemporains que j’apprécie. Vous
recevrez des extraits de romans, de nouvelles, de poèmes, mais pas de pièces de
théâtre. Je parlerai surtout d’auteurs européens, et je ne dirai que quelques mots des
asiatiques. »
Les participants qui le souhaitent auront la possibilité de faire une intervention de
quelques minutes pour présenter un de leurs livres préférés.
Le cours sera l’occasion de visiter la riche bibliothèque de Kvinpetalo, et de feuilleter
divers ouvrages.
Toutes les informations sur le centre Kvinpetalo sont sur http://kvinpetalo.org
| Inscriptions auprès de informoj chez kvinpetalo.org
Centre espéranto Kvinpetalo, 15 rue du lavoir, 86410 Bouresse Informations sur les stages à venir : écrire à moonmont chez pt.lu ou téléphoner au : (+) 33 (0) 607 316 781 |
Pli detalan raporton vidu franclingve.

La vidpunkto de Tom
Mi partoprenis, kompreneble, multajn staĝojn aŭ seminariojn. Neniu, de proksime aŭ de malproksime, similas al tio, kion mi vivis en Kvinpetalo. Unue la kvaliton de la instruado – kvalito, kiu estigi unuanimecon de ĉiuj staĝantoj [1]- ne nur de la lingvo mem, kvankam mi neatendite progresis [2], sed ankaŭ de la multaj kaj malsamaj prilumitecoj de la literaturo kaj de la organizaĵoj esperantistaj. Denove dankon Ansofi. Estis ankaŭ io alia : eble mi havas entuziasmon de la novaj « konvertitoj » sed mi neniam trafis tian etoson, en kiu spontane amikaj kaj fidemaj rilatoj ligiĝis inter la partoprenantoj. Ĉu ĉar ĉiuj ĉeestantaj personoj partoprenas, ĉiu laŭ sia maniero, la saman esperon, la saman konvinkon ? Mi emas kredi tion. Ĉiuokaze, oni ne venas al Bouresse, se la kaŭzo de la esperantista lingvo indiferentas al vi.
Aŭ ja oni venas tie por aŭskulti kanti Florence kaj trovi sian freŝan panon dum la matenmanĝo !

La vidpunkto de Filipo kaj Odil’
En februaro 2010 ni iris al "Kvinpetalo"-staĝo en la vilaĝo "Bouresse" por la unua fojo. Nia intenco estis progresi kaj eble trapasi la unuan gradan ekzamenon.
Ni laboris multe kaj bone. Do ni esperas ke ni sukcesis la ekzamenon ! Ni tre ŝatis la lecionojn (dankon Ansofi por paroli tiel klare esperanton). La vetero ne estis tre bona dum la staĝo sed ni ne havis tempon por viziti. Feliĉe estis la kuiristo Olivio kiu kuiris tre bongustajn manĝaĵojn kun bonaj vino kaj la etoso inter ĉiuj estis tre amika kaj korega.
Do, ni estis kontentegaj pro tiu staĝo.
Ĝis revido
Kvinpetalo est le Centre Culturel, de stages et d’étude de la Société Yvonne Martinot (SYM), fondé en 1985.
Durant presque vingt ans, le centre a été dirigé et entretenu par Georges Lagrange et Suzanne Bourot. Actuellement, après le décès de Georges et la retraite de Suzanne, le centre fonctionne par relais successifs d’équipes de bénévoles, qui assurent le travail, avec la nécessaire participation des stagiaires eux-mêmes.
Kvinpetalo organise non seulement des stages d’étude de la langue espéranto et des divers aspects de la culture dans cette langue (histoire des mouvements, littérature, etc.) mais aussi des stages en espéranto, de disciplines les plus diverses (ornithologie, yoga, astronomie, randonnée, botanique, musique, généalogie, héraldique, etc.). Pendant ces stages, le travail est sérieux et intense, (ce qui ne signifie pas que l’on n’y rit jamais !), la pratique de la langue est constante dans toutes les situations, mais il est toujours loisible de se reposer dans un contexte campagnard paisible, en profitant de l’ambiance amicale et chaleureuse, caractéristique du style de vie du Centre.
Naturellement il est possible de préparer et passer les examens officiels de FEI, aux cours de sessions organisées à la fin de certains stages.
Kvinpetalo possède dans son impressionnante bibliothèque, outre ses propres acquisitions, de riches collections héritées d’espérantistes de renom, entre autres Gaston Waringhien et Roger Bernard. Ces livres, ainsi que certains documents, sont consultables sur place.
Kvinpetalo met également à la disposition des stagiaires un service de librairie, par lequel ils peuvent acquérir les publications en espéranto, y compris parmi les plus récentes. Un Club de Lecture (en espéranto) propose des analyses et des discussions autour de ces publications.
Kvinpetalo organise des cours par correspondance adaptés aux niveaux deux et trois des examens de FEI, ainsi qu’un cours qui concerne ceux qui souhaitent approfondir au delà du niveau trois. Les cours et l’inscription se font par courrier postal.
KVINPETALO Esperanto-Centro
Accueil : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
Tel : 33 (0) 549 034 314 (fixe) ou 33 (0) 607 316 781 (portable/provisoire)
Courrier : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE
Courriel : informoj @ kvinpetalo.org
Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.
Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.
Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.
Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de certaj staĝoj.
Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de du elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.
Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn, kaj Lego-Klubo proponas analizojn kaj diskutojn pri tiuj eldonaĵoj.
Kvinpetalo organizas perkorespondan kurson kvarnivelan. La unua nivelo taŭgas por komencantoj, la dua por progresantoj. La aliĝintoj ricevas lecionojn kaj taskojn. La taskojn ili devas resendi por korektado.
Kvinpetalo havas du dissendolistojn :
En la listo http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-informoj/ aperas nur informbultenoj, ĝi do ne estas diskutejo, sekve viajn mesaĝojn ricevos nur la prizorgantoj.
Retgrupo por la personoj, kiuj deziras kunhelpi en agado por la esperanto-centro Kvinpetalo : http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-forumo/
KVINPETALO Esperanto-Centro
Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)
Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE
Rete : informoj @ kvinpetalo.org
2000-2012 © Mia SPIP-retejo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu ĉi retejo funkcias per
SPIP 2.0.8 [13982]
kaj utiligas la skeleton
EVA-Web 4.0 stabilan
Lasta ĝisdatigo : merkredo 18a januaro 2012