de Esperanto. Tiu
staĝo ne estas nepre por kandidatoj al la Diplomo pri
Altaj Esperantaj Studoj de FEI, kvankam al tiuj ĝi povas
esti tre
utila. Ĝi estas destinita al ĉiuj, kiuj deziras pliperfektigi siajn sciojn en la lingvoscienca priskribo de Esperanto, analizi la diskutatajn punktojn en ĝia gramatiko kaj kompreni la evoluon de la lingvo. Ankaŭ eblos trejni sin al detraduko de ne tre facilaj tekstoj, kaj altraduko de tekstoj, beletraj aŭ ne. La
praktikaj aplikoj de la prezentotaj kaj diskutotaj punktoj estos : pli
bona kompreno
de la strukturo de la lingvo cele al plibonigo de la instruado; pli
bona
kompreno de la leksika kaj frazeologia aspektoj, cele al pli libera
uzado de la
lingvo kaj plibonigo de la traduka kapablo. |