Esperantistoj foje tre
lertaj por paroli pri literaturo, aŭ pri movadaj aferoj, stumblas en la
ĉiutaga uzo de Esperanto.Se nun pli raras la dommastrino, kiu celante
kudri butonon sin demandas subite « Mais...au fait, comment
dit-on "j'enfile mon aiguille" ? » restas multaj okazoj kiam
mankas la vortoj por plej banalaj situacioj... Tiu staĝo iel celas
helpi plenigi tiujn mankojn ...
Du temoj, por tion fari: 1. Ĉirkaŭ la manĝotablo
Johana proponas tradukojn de kuir-receptoj, prilaboradon de tabl-dekoracio kaj de regionaj pladoj (eblas realigi kelkajn). Staĝantoj povas kunporti specialaĵojn. 2. Ĉu vi scias paroli "banale" ? Marielen kaj Serge proponos konkretajn "banalajn" situaciojn en kiuj la staĝantoj devos vivigi Esperanton kiel eble plej spontane, samekiel ĝi estus ilia denaska lingvo. Ne tiel simple ! |