Dum tiu staĝo ni interesiĝos
pri sovaĝaj plantoj. Ni matene kaj parte
posttagmeze ekskursos en lokoj elektitaj pro iliaj diversaj
naturmedioj : kampoj, arbaroj, padorandoj, lagoj, marĉoj, muroj,
laŭeble ĝardeno, k.t.p. Ni provos surloke nomi plantojn kaj interŝanĝi,
demandi pri ĉio, kio tuŝas la vidotajn kreskaĵojn. Kompreneble naturo
interesos nin. Ni do laŭvole povos ankaŭ observi insektojn aŭ fungojn,
aŭskulti birdojn, k.t.p.
En la staĝo ni povos ankaŭ lerni kiel determini plantojn dank' al kelkaj dokumentoj en Esperanto kaj libroj -bedaŭrinde ne Esperante- per enĉambra laboro. La celo estas ke vi povu mem determini nekonatan planton, kiam vi estos sola. Por tio estos kelkaj utilaj klarigoj pri la faka vortprovizo, pri la sistemo per kiu on klasifikas vivajn estaĵojn. Ni ilustros tiujn teoriaĵojn per praktikaj kaj ludaj ekzercoj kaj projekciado de lumbildoj. |