Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > La staĝejo
Publikigita : 18a julio 2009

Kie ni estas

Kvinpetalo situas en centrokcidenta Francio, en kampara vilaĝeto Bouresse, 40 km sude de Poitiers. Lussac-les-Chateaux estas la plej proksima stacidomo (12 km).

Mapo

Laŭ bezono eblas aranĝi veturigon inter la stacidomo kaj la staĝejo. Se vi alvenos aŭtomobile, bonvolu indiki la alvendaton kaj proksimuman horon.

GPS koordinatoj : 0°36’32" E / 46°21’45" N

Artikoloj

  • Statutoj de Societo Yvonne Martinot - Januaro 2010

    Societo Yvonne Martinot estas asocio, kiun regas la leĝo de 1a de julio 1901 kaj la dekreto de 16a de aŭgusto 1961, kiu administras la internacian kulturan esperanto-centron Kvinpetalo. Ni ĉi tie disponiĝas la statutojn de la asocio, elfrancigitaj, en PDF-formo : Statutoj de SYM
  • Eksterordinara Ĝenerala Asembleo - Septembro 2009

    Estimataj membroj de SYM, Bonvolu trovi ĉi-kune la necesajn dokumentojn por la eksterordinara ĝenerala asembleo de la 31-a de oktobro 2009. Ni dankas vin resendi la kunvokilon plenigitan, ĉu rete, ĉu poŝte, antaŭ la tago de la asembleo. Amikajn salutojn, La komitato Al la membroj de Societo Yvonne Martinot En la ĉi-jara Ĝenerala Asembleo en aprilo mi devis raporti pri malfacila situacio de Kvinpetalo, unue pro malmultiĝo de partoprenantoj en la staĝoj, sed due kaj multe pli grave pro (...)
  • La staĝejo - Julio 2009

    La Centro konsistas el pluraj kamparaj dometoj ĉirkaŭantaj herban korton. Ĝi enhavas interalie 14 dormoĉambrojn, 1 manĝoĉambron kaj 3 klasĉambrojn. Ĝi povas akcepti dudekon da staĝanoj samtempe.