Kvinpetalo - Programo 2022
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Nia programo > Programo 2022
Publikigita : 2a februaro

Programo 2022

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Oktobro 31a-novembro 4a

Staĝo pri astronomio

Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, uzi observilojn por spekti la ĉielan volton:stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp.

Apud la faka aspekto, ni povos babili pri ligo inter Astronomio kaj ĉiutaga vivo. Neatendite, ni konstatos ke la plej modernaj kosmaj teorioj estas ligitaj al niaj kulturaj kutimoj. Do glitado al filozofaj aspektoj. Kaj kompreneble ĉiuj aliaj astronomiaj temoj kiuj kreskos pro kaj dum nia kunveno.

Patrick Lagrange

Aŭgusto 29a-Septembro 2a

Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.

La kursoj okazos matene. Posttagmeze (lunde, marde, ĵaŭde, vendrede) inter la 17a kaj la 19a ni vizitos atelieron* en apuda vilaĝo. Tie kun artistino ni lernos :
- tinkturi teksaĵojn per naturaj rimedoj
- krei ornamaĵojn el la naturo, ktp.

Merkredo estos komuna turisma tago.

* Atentu, ke la partopreno en la posttagmezaj atelieroj necesigos krompagon je 30 €.

Catherine Kremer

Aŭgusto 29a-Septembro 2a

Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj

Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro, kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo.

Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos, kiel facile estas ekkontribui, kaj kiel gravas respekti bazajn regulojn por garantii kiel eble plej grandan fidindecon al tiu kolektiva verko.

Ni kune kreos kaj/aŭ plibonigos artikolojn pri lokaj temoj (kiaj Bureso, Civaux, kaj aliaj), ties historio, monumentoj kaj aliaj rimarkindaĵoj, helpante sin de dokumentoj kaj enketante surloke.

Ĉiu partoprenanto estos instigita plu kontribuadi, ekzemple same enketante pri propra hejmregiono aŭ pri kiu ajn temo, por kiu ŝi/li havas intereson, ŝaton kaj apartan kompetenton.

La semajnon gvidos Arno Lagrange aktiva vikipediisto de multaj jaroj.

Arno Lagrange

Junio 25a

Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a30
Junio 20a-24a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Februaro 28a-Marto 4a

Nuligita pro sanstato

Trianivelaj studoj

NULIGITA PRO SANSTATO

Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto.

Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn.

Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Brian Moon

Februaro 28a-Marto 4a

Nuligita pro sanstato

Praktikado de la lingvo plurnivela

NULIGITA PRO SANSTATO

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.

La kursoj okazos matene. Posttagmeze (lunde, marde, ĵaŭde, vendrede) inter la 17a kaj la 19a ni vizitos atelieron* en apuda vilaĝo. Tie kun artistino ni lernos :
- tinkturi teksaĵojn per naturaj rimedoj
- krei ornamaĵojn el la naturo, ktp.

Merkrede ni vizitos apartajn bienojn, kie oni bredas ŝafojn, azenojn (ni malkovros diversajn teknikojn tion rilate).

* Atentu, ke la partopreno en la posttagmezaj atelieroj necesigos krompagon je 30 €.

Catherine Kremer

ATENTU : pro la nunaj sanreguloj, la kvanto da partoprenantoj en ĉiu staĝo estas limigita, por ke ĉiu disponu pri individuaj lavabo, duŝo, necesejo.

ALIĜU SENPROKRASTE !

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 226.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102.9 kb
pdf-Aliĝilo