Kvinpetalo - Programo 2021
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Nia programo > Programo 2021
Publikigita : 18a aprilo 2021

Programo 2021

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Junio 22a-28a

Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin : ni organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj.

Catherine Kremer

Julio 5a-9a

Praktikado de la lingvo (dua-grada)

Babilado, redaktado de tekstoj, ktp. (vd ĉi supre)

Kun Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino.

Diversaj temoj laŭ la grupo : turismo, historio, gvidado, ludoj... kaj familiaj anekdotoj.

Kunportu dokumentojn pri via regiono, fotojn aŭ tekstojn, leterojn ligitajn al via familio, ktp.

Catherine Kremer

Julio 26a-30a

Praktikado de la lingvo (dua-grada)

Babilado, redaktado de tekstoj, ktp. (vd ĉi supre)

Kun Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino.

Diversaj temoj laŭ la grupo : turismo, historio, gvidado, ludoj... kaj familiaj anekdotoj.

Kunportu dokumentojn pri via regiono, fotojn aŭ tekstojn, leterojn ligitajn al via familio, ktp.

Catherine Kremer

Julio 26a-30a

Altnivela staĝo

Staĝo pri kulturo kaj literaturo.

Studado de la libroj por la triagrada ekzameno de FEI.

Philippe Cousson

Aŭgusto 2a-6a

Staĝo pri kuirarto

Catherine Kremer kaj Lydia Bloch klarigos, kiel rekoni kaj kuiri sovaĝajn plantojn.

Lydia Bloch posedas diplomon pri Sano kaj Nutrado.

La celo de tiu staĝo estos redakti libreton "Kuirarto en Kvinpetalo”.

Ni invitas vin kunporti la de vi plej ŝatatan recepton por la ateliero “komuna kuirado”.

Catherine Kremer

Lydia Bloch

Aŭgusto 9a-13a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Septembro 5a

Ĝenerala Asembleo

La Ĝenerala Asembleo de SYM okazos en Kvinpetalo ekde la 10a30.

Oktobro 25a-29a

Trianivelaj studoj


Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto.

Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn.

Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Brian Moon

Oktobro 25a-29a

Praktikado de la lingvo (dua-grada)

Babilado, redaktado de tekstoj, ktp. (vd ĉi supre)

Kun Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino.

Diversaj temoj laŭ la grupo : turismo, historio, gvidado, ludoj... kaj familiaj anekdotoj.

Kunportu dokumentojn pri via regiono, fotojn aŭ tekstojn, leterojn ligitajn al via familio, ktp.

Catherine Kremer

ATENTU : pro la nunaj sanreguloj, la kvanto da partoprenantoj en ĉiu staĝo estas limigita, por ke ĉiu disponu pri individuaj lavabo, duŝo, necesejo.

ALIĜU SENPROKRASTE !

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 226.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102.9 kb
pdf-Aliĝilo