Februaro 25a-Marto 1a |
Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Prezentado de nia nova kursgvidantino Andrea Bertrand : Andrea renkontis hazarde Esperanton en la liona revuo « Silence » en 2005, kaj ekde 2006 ŝi studas kaj praktikas sian duan lingvon : Esperanto. En 2009 ŝi trapasis la KER-ekzamenon B2 en Germanio kaj en 2011 la nivelon C1 en la sidejo mem de UEA, en Roterdamo. Ŝi ankaŭ havas atestilojn de ILEI kaj de Eŭropa programo Grundtvig pri intensaj trejnadoj por instrui lingvojn. De pluraj jaroj ŝi gvidas kurson de Esperanto en Liono, kaj en marto 2011 ŝi gvidis kurson al 50 komencantoj de Kinŝasa (RDC) dum unu semajno, okaze de kongreso organizita de la Afrika komisiono de UEA |
Andrea Bertrand
|
Februaro 25a-Marto 1a |
Trianivelaj studoj Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno. Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno (Atesto pri Supera Lernado) en novembro 2019 en Parizo. |
Brian Moon
|
Majo 5a-9a |
Staĝo pri tradukado Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado. Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto (Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno, Atesto pri Supera Lernado, en novembro 2019 en Parizo.) Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo. |
Brian Moon
|
Junio 16a |
Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Junio 17a-21a |
Promenado tra naturo kaj VikipedioĈiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj. Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo. Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon. Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Oktobro 21a-25a |
Pedagogia staĝo : Ekzercoj - kreado kaj solvadoKatalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj, gvidos 5-tagan seminarion pri pedagogio. En la seminario, la partoprenantoj detale analizos la lingvajn kapablojn, trastudos la plurcent eran ekzercokolekton de edukado.net, mem kreos ekzercojn kaj solvos aliajn. Specialan atenton ricevos tiklaj gramatikaj problemoj (kiel la uzo de akuzativo, posedaj pronomoj, participoj kaj aliaj) kaj evoluigo de aŭdkompreno kaj parolkapabloj. La seminario taŭgos kaj por lingvolernantoj kaj por instruantoj ekde la nivelo B1-B2. |
Katalin Kováts
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023