Kvinpetalo - Programo 2018
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Nia programo > Programo 2018
Publikigita : 20a decembro 2017

Programo 2018

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Februaro 19a-23a

Praktikado de la lingvo plurnivela


La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo.

Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, vendrede la 23an.

Ansofi Markov

Aprilo 15a

Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
Aprilo 16a-20a

Staĝo pri tradukado


Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.

Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj.

Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto .

Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.

Brian Moon

Junio 11a-15a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Aŭgusto 31a - Septembro 2a

Somera Universitato de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francio)

Kutime, la franca asocio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto organizas "someran universitaton" dum la fino de aŭgusto, foje kun Ĝenerala Kunsido de la asocio.

Dum tiu "Somera Universitato" ni planas :
- paroli pri filmetoj, por konatigi problemojn de lingvoj en Eŭropa Unio, kaj eblecon de uzo de Esperanto
- praktiki, do fari filmojn kaj prilabori ilin per komputiloj
- por prepari la venontan eŭropan baloton de majo 2019, fari preparan kalendaron, kaj komenci liston de kandidatoj
- por konatigi EDE, zorgi pri interretaj servoj
- kune kanti la eŭropan himnon en esperanto.

Interesiĝantoj anoncu sin al Pierre Dieumegard

E.D.E.

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 226.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102.9 kb
pdf-Aliĝilo