Februara staĝo en Bureso
La unuan tagon, ni vizitis la vilaĝon, kiu havas kelkajn vidindaĵojn. Survoje al la romanika preĝejo, ni malkovris la mirigan erikbranĉan remizon kaj la lavejon kun bela gisa akvopumpilo kiu datumas de la mezo de la dudeka jarcento. La preĝejan placon ornamas statuo de la Virgulino (Dipatrino). Preterpasante la mediatekon, la urbodomon kaj la poŝtoficejon, ni iris ĝis la tombejo, meze de kiu troviĝas granda stranga monumento, ĉirkaŭita de ŝtona serpento, kiu rilatas al legendo pri pastro kiu venkis la diablon. Revenante al la centro de la vilaĝo, ni observis la malnovajn domojn kun specifaj ŝtonoj, kies funkcio estis eligado de uzita akvo rekte el kuireja lavujo al ekstero de la domo. Ni vidis ankaŭ la lernejojn, kiuj atestas pri la specialaj rilatoj, kiuj ekzistis inter religia privata kaj laika publika instruadoj de la fino de la deknaŭa jarcento ĝis la jaroj 1960aj.
La duan tagon, ni vizitis la Esperanto-Kultur-Centron Kvinpetalo, en kiu okazis nia staĝo. Nin impresis la riĉa biblioteko, kaj interesis la jam longa historio de la centro. Ankaŭ la loĝeblecoj, la klopodoj por plibonigi per gravaj konstrulaboroj la komforton kaj akcepton de la staĝantoj impresis nin.
Dum la tuta staĝotempo, oni apenaŭ krokodilis, eĉ dum la paŭzoj ! Dum la kursoj, ni ŝatis la precizigojn pri la esperanta gramatiko, la rakontojn kiujn ni kune legis, kaj en kiuj ni lernis kompreni la lingvon Esperanto per logika analizo kaj allogaj bildoj. Ankaŭ estis interese labori per diktaĵoj kaj blankaj ekzamenoj, kiuj ebligis konkludi, ke restas al ni ankoraŭ multe da laboro por sukcesi la veran ekzamenon...
Entute, ni multe ŝatis la staĝon en Kvinpetalo, en Bureso. Ni estis komencantoj, kaj danke al la kompetenteco, la pacienco, kaj la afableco de nia instruistino Ansofi’, ni progresis laŭ nia ritmo.
Ni ŝatas la bonhumoron, la simplecon de ĉiuj kaj la helpopretecon de Klodet’.
Post tia staĝo, ni deziras plu progresi, do ni revenos Bureson !
La staĝantoj Reĝino kaj Ĵaĉjo.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023