Februaro 13a-17a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 18an. |
Ansofi Markov
|
Aprilo 3a-7a | Staĝo pri tradukado
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. |
Brian Moon
|
Aprilo 9a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 10a-14a | Nova pedagogia staĝo
Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj. Por plene profiti el la seminaria laboro necesas, ke la partoprenantoj estu je minimume B2-nivelo en la lingvo.. Similtema seminario jam okazis en oktobro 2016 (vidu raporton prie), kaj tiu ĉi en aprilo povas esti ĝia daŭrigo kaj kompletigo kiu bilancos la intervenojn en lernejoj, prezentos la spertojn, diskutos la eventualajn problemojn. Tial ni atendas kaj la partoprenintojn kaj novajn kandidatojn por plivastigi la laborkomunumon, kies kerno jam nun kunagadas en speciala forumo ĉe edukado.net. |
Katalin Kováts
|
Junio 12a-16a | Promeni tra naturo kaj Vikipedio
Tiu staĝo havos du aspektojn :
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Aŭgusto 28a – Septembro 1a | Kampara semajno kun lingva praktikado
Ni invitas al restado en trankvila kamparo kun multaj ebloj pri ekskursoj en la naturo kaj al kulturaj objektoj. Kaj dume partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj povos plibonigi sian regadon de Esperanto. |
Brian Moon
|
Oktobro 23a-27a | Staĝo pri tradukado
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. |
Brian Moon
|
Oktobro 23a-27a | Praktikado de la lingvo plurnivela
Gvidata de fama slovaka pedagogo Stano Marček, la kurso koncernas komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Kaj aldone, kantoj, ludoj, jen agrabla maniero progresi en la lingvo ! |
Stano Marček
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023