Februaro 22a-26a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 27an. |
Ansofi Markov
|
Aprilo 11a-16a | Staĝo pri tradukado
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. |
Brian Moon
|
Aprilo 17a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 18a-22a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Junio 20a-24a | Promeni tra naturo kaj Vikipedio
Tiu staĝo havos du aspektojn :
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Aŭgusto 15a-19a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Aŭgusto 15a-19a | Feria restado en naturo kaj historio Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je naturo kaj historio. Tie oni povas ripozi en trankvila kamparo, dum je malmultaj kilometroj vizitindas diversaj urboj kaj vidindaĵoj : Poitiers, Civaux, Montmorillon kaj multaj aliaj. Ni proponas programon de ripozoj kaj ĉiĉeronataj ekskursoj modifeblan laŭ la deziroj de la partoprenantoj. |
Brian Moon
|
Oktobro 24a-28a | Pedagogia staĝo
Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj. Por plene profiti el la seminaria laboro necesas, ke la partoprenantoj estu je minimume B2-nivelo en la lingvo.. Antaŭ la seminario okazos distanca reta preparo. Surloke la partoprenantoj spertos kaj teoriajn klarigojn kaj multajn praktikajn ekzercojn. Fine de la semajno ĉiu estos ekipita de pretaj materialoj kaj lertoj por fari la unuajn paŝojn al elektitaj lernejoj. |
Katalin Kováts
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023