Kvinpetalo - Programo 2015
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Nia programo > Programo 2015
Publikigita : 31a januaro 2015

Programo 2015

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI kaj trejni homojn por la UK 2015, okazonta en Lille. (ĉiĉeronoj, helpantoj...).

Februaro 23a-27a Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo.

Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 28an.

Ansofi Markov

Aprilo 20a-25a Staĝo pri tradukado

La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI.

Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.

Brian Moon

Aprilo 26a Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
Aprilo 27a- Majo 1a Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo

Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI je la fino de la staĝo.

Ansofi Markov

Majo 14a-18a Staĝo por lerni ĉiĉeronadon

Ni invitas vin partopreni en staĝo por la gvidontoj-ĉiĉeronoj, iliaj helpontoj, kaj la tradukontoj, por la turisma programo de la Universala Kongreso en Lillo en 2015.

Gvidos la staĝon profesiulino pri turismo, homaj rilatoj kaj trejnado. La akiritaj kompetentoj utilos ie ajn, inter alie por prepariĝi al la faka branĉo "Turismo kun Interpretado" de la Atesto pri Kapableco de FEI. Ne necesas atesto pri supera lernado por partopreni tiun staĝon.

PDF - 95 kb
Staĝo pri ĉiĉeronado Pli da detaloj pri la turisma staĝo.

Anne Amblès

Junio 13a-14a Kanti en Esperanto kun la Kompanoj

Prepariĝo kaj trejniĝo por kanti kaj kantigi la publikon sur la la Operejo Placo de Lillo dum la venonta Universala Kongreso fine de julio.

Vidu ĉiujn detalojn pri tiu projekto, kaj elŝutu la tekstojn kaj partiturojn sur la retejo de la Kompanoj

Vi trovos ĉiujn informojn pri aliĝkondiĉoj en la ĉi-subaj specialaj aliĝiloj, resendotaj al Kvinpetalo, ĉu helikpoŝte, ĉu retpoŝte :

Word - 234 kb
Speciala doc-aliĝilo
PDF - 205.2 kb
Speciala pdf-aliĝilo

FaMo k. Marcelo Redulez’

Julio 6a-10a Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo
Familioj kun infanoj estas aparte bonvenaj !

Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI je la fino de la staĝo.

Ansofi Markov

Aŭgusto 10a-14a Promeni tra naturo kaj Vikipedio

Tiu staĝo havos du aspektojn :
- Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj : plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn.
- Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Oktobro 19a-23a Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo
Familioj kun infanoj estas aparte bonvenaj !

Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI je la fino de la staĝo.

Ansofi Markov

Oktobro 19a-23a Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado

Aŭtune la unua paŝo por pripensi ekologian mastrumadon de ĝardeno estas konservi vivanta la grundon.

De jam pluraj jaroj en Kvinpetalo oni amasigas la organikajn defalaĵojn (legomrestaĵojn, branĉetojn, eltonditan razenon...) kaj nun necesus fabriki simplan kribrilon por disigi la utilan kompoŝton disde la tro dikaj lignopecoj.

Oni ankaŭ lernos la uzadon de la specialaj iloj por prepari respekteme la grundon sen plugado.

Bernard Lagrange

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 206.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102 kb
pdf-Aliĝilo