Anne-Sophie Markov kiel kutime brile gvidis la februaran staĝon (komencantoj kaj progresantoj) en Kvinpetalo. Staĝanoj malmultnombraj sed viglaj, inter kiuj unu komencantino, enloĝanto de Bureso. Ekzamensesio de Franca Esperanto Instituto (1a grado) sukcese organizita.
Philippe Cousson daŭrigis la laboron pri ordigado de la kulturcentra biblioteko.
Nin vizitis pluraj esperantistoj el la regiono.
Interveno de Anne-Sophie en la Buresa bazlernejo.
Kontribuis en la sukceso de tiu staĝo agrabla gastigado, abundaj kaj bele prezentitaj manĝoj, kaj bonhumoro de ĉiuj partoprenantoj !
Gvidata de Katalin Kováts, tiu staĝo ĝuis grandan sukceson. Jen detala raporto verkita de Katalin, ilustrita per multnombraj fotoj, el la retloko Edukado.net Eblas ĝin elŝuti per alklako de la ĉi-suba butono :
Societo Yvonne Martinot, kiu mastrumas la kulturcentron Kvinpetalo, havis sian Ĝeneralan Asembleon kaj reelektis sian komitaton.
Tiun staĝon gvidis Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj eksa tradukisto ĉe la Eŭropa Komisiono.
La partoprenantoj, venintaj el Bretonio, Alzaco, Akvitanio, Luksemburgo kaj Nederlando laboris pri diversaj tekstoj franclingvaj kaj nederlandlingvaj traktantaj pri nuntempaj temoj : gazetkomunikaĵo de la Eŭropa Komisiono pri daŭripova disvolviĝo, eltiraĵo de verko pri klimata ŝanĝo, eltiraĵo de libro de Claude Michelet, Vikipédia artikolo pri Bureso kaj gazetartikolo pri la krokodiloj (!) de Civaux.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023