Kvinpetalo - Mojosega staĝo en Kvinpetalo (Piktavio, Francio)
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Staĝo-raportoj > Mojosega staĝo en Kvinpetalo (Piktavio, Francio)
Far: Vinko
Publikigita : 12a februaro 2013

Mojosega staĝo en Kvinpetalo (Piktavio, Francio)

Ĉi somere okazis la muzikstaĝo en Bureso kadre de la kulturcentro Kvinpetalo, kiel ĉiujare ekde 2003. La ĉefa temo de la staĝo estis "originala muziko en Esperanto", kaj estis pritraktita ne nur per diskutoj teoriaj sed per muzikaj kaj konkretaj ekzemploj. Inter alie estis prezentita la laboro de unu el la plej famaj repistoj el la mondo en Esperanto-medio : Eterne Rima. Diskutoj kun la staĝantoj pri la evoluo de la movado tra la muziko ebligis konstati ke ekzistas pluraj eventoj mondskalaj kiuj strebas al disvolvigo de muzika kulturo en esperanto. Tiel, ni agnoskis la fruktodonan laboron de Vinilkosmo, la plej fama diskeldonisto en la tuta esperantistaro kaj la mojosecon de eventoj kiel ekzemple FESTO kaj aliaj muzikaj projektoj. Oni tiel povis konstati ke muziko evoluas en Esperantujo, male al la ŝablona ideo laŭ kiu muziko en Esperantujo estus nur muziko de geavoj per malbone agordita gitaro kaj tremante tima voĉo.

Ankaŭ oni parolis pri la projekto Hejmo, t.e. la poemo de Marĵorio Bultono kiun pluraj komponistoj el la tuta mondo verkas propran muzikigon. Estis okazo por prilabori la version kiun mi mem komponis antaŭ deko da jaroj, kiam mi malkovris la poemon. Dum la staĝo, ni surprize ricevis version spontane verkita de la poeto Marcelo Redulezo, kiu distingiĝis per sia originaleco, kvankam la mp3a versio estis sendita nur kiel "malneta versio". Oni imagu do ke polurita versio ja des pli mojose sonoros. 

Notindas ke la etoso estis tiel bonkvalita ke eblis eĉ prilabori kantojn en esperanto, kiun mi komponis dum la staĝo. La staĝantoj tiel partoprenis la temon de la staĝo je koro. Mi komponis muzikon por Vintra nokto, poemo de Dimitro Zlatarskio kaj ankaŭ por Papo krias, poemo de Evgenio Miĥalskio. Mi ankaŭ komponis muzikon por la poemo Mi kantas amon de Miĥalskio, sed pro tio ke la staĝo estis tro mallonga, ne eblis prezenti ĝin kun la ceteraj kantoj dum la finstaĝa koncerto. Pluraj aliaj kantoj originale verkitaj en esperanto estis kantitaj, kaj ankaŭ du kantoj tradukitaj estis prezentitaj. Ni ŝuldas la bonegan atmosferon de la staĝo ne nur al la staĝantoj mem, kiuj estis tre motivitaj, klopodemaj kaj bonvolemaj, sed ankaŭ al la du kuiristinoj, Lino kaj Ĝenovevo, kiu humurplene kaj muzikeme dispartigis en niajn telerojn ne nur bonegajn bifstekojn sed ankaŭ sunajn disradiojn de bonhumoro.

JPEG - 78.6 kb
La partoprenantoj de la muzikstaĝo 2012a

La finstaĝa koncerto okazis antaŭ la franca publiko de la vilaĝeto, kiu tre ŝatis ĝin. Ĵurnalisto eĉ venis preni fotojn. Ni ankaŭ prezentis kantojn en la franca kaj duontradukitaj en esperanto, tiel ke la publiko estu pli proksime trafita de la senco de la tekstoj. Estis ankaŭ okazo por krei kontaktojn kun lokaj kulturaj domoj kaj ekigi ideojn pri komunaj projektoj kun tiuj instancoj el la regiono de Bureso. Se Kvinpetalo sukcesos iom partopreni la lokan kulturan vivon ekser si mem, estos ankaŭ bona starpunkto por peresperanta agado.

Konklude, laŭ la esprimo de Muzaiko, oni povas diri ke "mojoseco kaj muziko" bone interakordiĝis en Bureso, dum multaj esperantistoj ege ŝvitis en Hanojo dum la universala kongreso de UEA.

Se vi deziras aliĝi al la venonta muzika staĝo, tio jam eblas. Ĝi okazos en somero 2013 se Dio rajtigas nin plu vivi. Kvinpetalo informos pri la ekzaktaj datoj post kelkaj monatoj.

Lino

El La Sago n°86, julio-aŭgusto 2012

Vi ankaŭ povas legi raportojn pri la staĝoj en 2011, 2010 kaj 2009.