Kiel kutime, de la 16a ĝis la 24a de aŭgusto, ni preparis la nutraĵojn por la staĝantoj. Dum la sama periodo, kvar geesperantistoj partoprenis en la staĝo biblioteko. Ni kune manĝis kaj babilis. Dek-unu personoj kantis kaj muzikis per diversaj instrumentoj : flutoj, akordiono, mandolino, gitaro. Matene, oni dispartiĝis en du grupoj : la komencantoj plibonigis sian gramatikon kaj redakto-kapablon kun Ansofi ; la aliaj, kun Vinko, aŭskultis, diskutis pri seriozaj temoj : historio, muziko, biologio. Vinko prezentis al ni la etan amfiokson pri kiu, antaŭe, ni multe parolis kaj ankaŭ malgrandegan fiŝon : la gasterosteon. Por bone vidi la detalojn de la korpo, ni certe bezonus la mikroskopon de Vinko. Kiaj strangaj kaj interesaj bestoj ! Ĉi-jare, ni okupiĝis pri kantoj el diversaj landoj, ĉefe balkanaj, tradukitaj en Esperanto.
Paralele, ni lernis originalajn verkojn de Lino de lia amiko Jean-Marie Lemarchand.
Per multe da laboro, la gepraktikantoj, finfine, atingis bonan praktikon kaj altan nivelon.
Dum la tuta staĝo, oni aŭdis muzikon en ĉiuj salonoj, ĉar ĉiuj deziris progresi. En la festa salono de la urbo, Lino donis tre agrablan gitarkoncerton.
Iun vesperon, Brian Moon prezentis per komputilo bildojn pri la staĝo 2010. Kia plezuro revidi geamikojn, kiuj pro laboro ne ĉeestis ĉi-jare ! Alian fojon, Lino per akordiono akompanis sian patron Vjeko kiu kantis balkanajn kantojn. Ni multe ĝojis aŭskulti ilin.
Koncerto konkludis la staĝon. La publiko ŝatis la kvaliton de la laboro kaj la talenton de la artistoj. Kiom da laboro por ĉiuj, instruistoj kaj lernantoj ! Tamen, kia plezuro bone kanti kaj ludi ! Poste, ni manĝis kukojn kaj tortojn. Dum la ripoza tago, ni veturis ĝis Civaux. Ni vizitis "la planedon de la krokodiloj". En vasta loko, oni kultivas tropikajn florojn, arbojn, kanojn, ktp. En kvin basenoj, dormas aŭ malrapide naĝas krokodiloj el diversaj landoj. En kelkaj malfermitaj buŝoj, aperas la pintaj dentoj. Tiuj bestoj ŝatas manĝi homojn... kia danĝero se oni falus en la akvo ! Kun granda bruo, du el ili frapis unu la alian per vosto. Oni nutras ilin per kobajoj aŭ similaj bestoj. Tamen, ili estas sategaj.
Tre koloraj fiŝoj, etaj ŝarkoj promenis en la baseno. En akvario, beboj, infanoj de krokodiloj kviete kreskas pli kaj pli sub speciala hejta lampo. La ovoj estas sufiĉe dikaj.
Malgraŭ la varmego, ni vizitis la nekropolon, la muzeon, kaj promenis ĉirkaŭ la lageto.
Foje, post la manĝo, ni iris ĝis la tombejo de Bureso vidi la lokon kun serpento kaj kranio baze, ĉirkaŭita de kvar altaj cedroj. Ni rimarkis ke, antaŭ la unua mondmilito, ofte la infanoj mortis junaj.
Iun nokton, la fortegaj ventoj, pluvoj kaj fulmotondroj vekis nin. Ĉu estis la fino de la mondo ? Tamen, matene, la suno brilis, la varmo sekigis la kamparon kie la ŝafoj blekis, la sunfloroj rigardis la birdojn kiuj ekkomencis kuniĝi sur la fadenoj. Ofte, ni plukis rubusojn por kuiri tortojn.
La etoso estis tre gaja. Kiam la ĉeestantoj purigis la teleraron, ili kantis ankoraŭ kaj ankoraŭ. Ĉu eble la devizo de la staĝo estis "kanti laborante ?" Ni kuiris tre plezure ĉar ĉiuj ŝatis niajn kuiraĵojn. Oni diris al ni "mi tro manĝis, mi dikiĝis" kaj preskaŭ neniam ni havis restaĵojn.
Ni konstatis, ke junaj aŭ maljunaj, ĉiuj manĝis kun la sama apetito. Do, ni revenos en 2012.
Line Maurel kaj Geneviève Gaubert
El La Sago n°78, oktobro 2011
Noto : la staĝo estis temo por du artikoloj en la lokaj gazetoj, kiuj estas legeblaj sur la jena paĝo :
La Nouvelle République - 23 août 2011 - Musique et bibliothèque au centre Espéranto
La Nouvelle République - 30 août 2011 - Un concert espéranto pour conclure
Vi ankaŭ povas legi raportojn pri la staĝoj en 2010 kaj 2009.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023