Februaro 20a-25a | Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) Por havi ideon pri la programo kaj etoso, vidu raporton pri la pasintjara samspeca staĝo |
Ansofi Markov |
Aprilo 10a-13a | Praktikado de la lingvo kaj historio de la Esperanto-movado Miguel Ángel González Alfonso estas Komisiito pri Lernado kaj Instruado de Esperanto en La Kuba Esperanto Asocio. Li kutime loĝas en Havano, kaj turneos tra Francio inter marto kaj aprilo 2012. La staĝo taŭgos ankaŭ por komencantoj. |
Miguel Ángel González Alfonso
![]() |
Aprilo 15a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 16a-20a | Tradukado altnivela Tradukado ludas gravan rolon en Esperantujo, ĉu por riĉigi nian esperantlingvan kulturon, ĉu simple por sciigi pri okazaĵoj. Sed por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn : necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado. Dum tiu ĉi staĝo ni do okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko : traduki tekstojn de diversaj specoj (ekz. literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj) kaj analizi la aperantajn problemojn kaj eblojn. Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo. |
Brian Moon
![]() |
Aprilo 24a-28a | Preparado al la scienc-teĥnika branĉo de la Kapableco
Ekzistas kelkaj brilaj sciencpopularigaj verkoj en Esperanto kaj pluraj bonaj teĥnikaj libroj, sed tiu ĉi kampo restas malmulte flegata kompare kun beletro. Ĉi tiu staĝo estos okazo iom reekvilibrigi la situacion per studado de fakaj tekstoj en Esperanto kaj traduk-ekzercoj. Ne necesas mem esti diplomita fakulo por ĝui la staĝon. Sufiĉas iom da scivolo pri tiuj temoj. Klaŭdo Roux estas emerita direktisto pri likenologia esplorado ĉe la francia centro pri scienca esplorado, kaj respondeca redaktoro de la scienc-teĥnika parto de la Nova PIV. Vinko Markovo estas doktoro pri biologio, studanta la evoluon de hormona kaj feromona komunikado en germania instituto pri fundamenta esplorado. |
Klaŭdo Roux/ Vinko Markovo
![]() |
Majo 17a-20a | Edukado al interkultura komunikado Kristin TYTGAT instruas lingvojn, tradukadon kaj interpretadon en la Instituto por Tradukistoj kaj Interpretistoj de la Libera Universitato de Bruselo. ŝi loĝas en Antverpeno kaj havas aron da Esperanto-familianoj. Ŝi spertiĝis pri interkulturaj rilatoj en kelkaj instrufakoj de la universitato kaj dum la multjara organizado de universitataj interŝanĝoprogramoj. Ŝi aparte interesiĝas pri multlingveco en EU kaj sekvas la diskuton pri tiu temo. En la Esperanto-mondo ŝi estas kunlaboranto por la ekzamenoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro de lingvoj kaj regule prelegas pri temoj rilate al lingvoj kaj kulturo. Mallonga prezento de la kurso : Esperantistoj havas komunan lingvon sed ne komunan kulturan referenckadron por bone kaj klare komuniki. En la prelego kun diskutrondoj ni precizigos la normojn kaj valorojn de socioj kaj ni komune serĉos vojon por sukcese komuniki lingve kaj nelingve. Tio nin ebligos bone kompreni kaj respekti unu la alian. Ni ankaŭ analizos kiuspecaj kulturoj ekzistas kaj kiel ni povas karakterizi ilin. En la Esperanto-movado ni kunlaboras kun esperantistoj el la tuta mondo. Kiuj estas la kondiĉoj pri sukcesplena internacia kunlaboro ? Ni ankaŭ pritraktos la temon per ekzercoj. |
Kristin Tytgat
![]() |
Julio 20a-28a | Muzika Staĝo Dum tiu ĉi staĝo, esperanto estos pritraktita kadre de muziko, diversmaniere. Staĝgvidantoj proponos al la staĝantoj diskuttemojn rilataj al muziko. Ĉi jare, ĝenerala temo koncentriĝos ĉirkaŭ originalaj verkoj en esperanto : kiel statas la movado, kiel ĝi evoluas, kiaj perspektivoj ? Originalaj verkoj en esperanto estos prilaboritaj, ne nur kantaj, sed ankaŭ instrumentaj. La staĝo finiĝos per koncerto, kie la staĝantoj prezentos la rezultojn de sia laboro antaŭ loka publiko. La enhavo de la staĝo povas evolui laŭ la personaj petoj kaj emoj de la staĝantoj. Ne necesas esti profesia muzikisto por partopreni. Ankaŭ lingva kurso por komencantoj estas antaŭvidita, paralele al diskutoj en Esperanto pri muzikaj temoj. Legu ankaŭ la pasintjaran raporton. |
Markov-familianoj
![]() |
Julio 28a - Aŭgusto 4a | Praktikado de la lingvo (1a kaj 2a nivelo) Lala Ralalarisoa, el Malagasio, prizorgos la komencantojn, dum Karlo Bourlot, el Italio, gvidos lingvopraktikan kurson por progresantoj | Lala Ralalarisoa kaj Carlo Bourlot
![]() |
Septembro 23a-26a | Japanio hodiaŭ Jam vaste konataj pro oftaj turneoj en Francio, Hori Jasuo kaj Arai Toshinobu prezentos kun abunda ilustra materialo diversajn aspektojn de la nuntempa vivo en Japanio. Ili intervenos en Kvinpetalo mem, sed prezentos siajn temojn kun interpretado antaŭ franclingva publiko, diversloke ĉirkaŭ la centro |
Hori Jasuo kaj Arai Toshinobu
![]() |
Oktobro 25a-28a | Praktikado de la lingvo per Tinĉjo-bildstrioj Uzante, regule ekde kvin jaroj, la albumon Tinĉjo en Tibeto en siaj Esperanto-kursoj (2a nivelo), Michel kunigis tiun laboron en libra formo : « La bildstrioj kiel lernolibroj », aperinta en 2010. Michel montros al ni kiel utiligi tiun libron, ilustritan per bildoj el la verko de Hergé, plivalorigita per fotoj kaj situacioj ebligantaj trakti temojn kiel sporto, amaskomunikiloj aŭ niaj naciaj kaj regionaj festoj, por logi al Esperanto diversspecan publikon. |
Michel Dechy
![]() |
Novembro 1a-4a | Provludo de Interkant’ pri Karmen’, kun apartaj aliĝkondiĉoj. Se vi interesiĝas pri tiu ĉi staĝo, kontaktiĝu rekte kun Manjo Clopeau, 12 rue de la Drisse, 56450 Theix, 02 97 68 98 57, manjo.clopeau ĉe wanadoo punkto fr |
Interkant’
![]() |
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kanditatiĝo : komence de la staĝo.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023