Vi estas Ä�i tie: HejmpaÄ�o > Staĝo-raportoj > Raporto pri februara staĝo 2011
Par : Vito
Publikigita 24 février 2011

Raporto pri februara staĝo 2011

Kia bona etoso en Kvinpetalo ! Uf ! Kelkaj tagoj de trankvileco for de la urbego - trankvileco sed ne dormemo -

Nia programo entenis interalie :
- la studo de verkoj de Andernsen
- klasikaj ekzercoj
- konversacio pri aktualaj , diversaj temoj
- malfermiĝo al la mediateko de la urbeto

Ĉu vi scias ke la mediateko de Bureso estas tute klara, moderna, bone ekipita - kompreneble kun disponeblaj komputiloj- ?

PNG - 146.7 ko
Parto el la mediateko de la urbeto

Ĉu vi scias ke Frederiko - la bibliotekistino - gastigas nin ĉiam tre afable ?

Tiu loko permesas ankaŭ renkonti la aliajn loĝantojn.

Unu sola bedaŭro : la tagoj estas tro mallongaj por plenumi la tutan programon.
Des pli ke oni ĝojas pri la bona humuro de Ansofi kaj ŝia rakontarto.
Sed ni revenos, vi revenos , cetere la atingo estas facila ekz per trajno :

Ĉu vi memoras la stacidomon de ’Lussac-les-Châteaux’ ? sude de Poitiers- nur 12km de Bureso (tio ebligus viziton al ’futuroscope’ ...).

Por vidi la programon 2011 de Kvinpetalo, sekvu la ligon !

Lucette Echappé