Kiam en Internacia Festivalo en Nördlingen Claude Nourmont kaj Brian Moon petis de mi, ke mi gvidu staĝon pri la esperanta literaturo en Bouresse, mi miris. Ĉu vere mi kapablus ? En 2002 tiun staĝon gvidis Ed Borsboom. Mi ĉeestis kaj ĝojis. Kaj nun estus mi ? Ne eblas ! Mi esperis, ke la ideo forvaporiĝos, sed post insista peto iliaflanke, ni fine interkonsentis pri dato en oktobro. Kaj Brian kaj Claude ĉeestos en la kurso ! Kia publiko ! Estos por subteni Kvinpetalon kompreneble. Sed ili bonege rolludis, ĉeestantoj inter la ĉeestantoj, varmkore, ne akaparante la parolon, sed nutrante ĝin.
Mi proponis alian aliron al la temo, ol la bazan legoliston de Auld ( kiun mi tamen disdonis poste) : listigu la titolojn de dek libroj esperante verkitaj, kiuj plaĉis al vi. Defio por kelkaj el la sep staĝanoj !
Poste mi aŭskultigis du kanzonojn. « Tutcerte la kantistojn vi rekonos (Ĵak le Puil kaj Kapriolo), sed ĉu vi scias kiu verkis la tekstojn ? ( Feliks Zamenhof, kaj Dinwoodie). Do, vidu : Malnova afero en nova livero ! Ni retrorigardu ».
Pri la periodigo, mi prezentis tiun de Geoffrey Sutton en Concise Encyklopedia of the original literature of Esperanto. Do, kvin periodoj entute.
Mi kunportis recenzojn, el la reto, el Le Monde de l’Esperanto, el La Gazeto, el La Sago, sed ĉefe multe da eltiraĵoj. Feliĉe, ĉar la fotokopiilo ne plenumis sian devon.
Siaflanke, ĉiuj ĉeestantoj devis prepari prezentadon de unu ŝatata libro.
Horst Vogt, dum tri jaroj mia samklasano en la universitato Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando, elprofitis la okazon por indiki al mi, ke li prezentos iun el siaj eseetoj : tiu pri Ankoraŭ unu malagrablaĵo de Ŝirjaev, verkisto kiun ankaŭ mi ŝatas, kvankam mi ne taksas lin « nia nova Dostojevski » kiel Herbert Mayer. Sed rete mi petis de Horst, ke li preparu ankaŭ ion novan : « Kara Anne, vi scias laborigi homojn ! » estis la respondo, kaj li faris.
Post La dormanta Grafino, ni komparis du poemojn pri Vintro, de Miĥalski, kaj Vintra fabelo de Ĥoĥlov. Estis la unua tago.
Claude Nourmont regalis nin per la legado de Ebrio de Auld kaj Marc Noulin diris sian amon al Viktimoj de Baghy. Ni parolis pri kelkaj aliaj, Varankin, Emba, Engholm. Estis la dua tago.
La konversacio daŭris ĉetable en la manĝoĉambro kaj Claude bedaŭris, ke neniu serioza studo estas farita pri la incipit (la unuaj vortoj) de esperanto-verkistoj, kiel por la franca. « Longtemps je me suis couché de bonne heure » estis la unua frazo, kiu venis en la menson de pluraj el ni. Ĉu same ĥore ni citus esperantan unuafrazon ?
Dum la paŭzo, Brian Moon vizitis la mediatekon (jes ja, estas ĉarma mediateketo en nia vilaĝo kaj nur tie, ne en Kvinpetalo, estas retaliro) por kontroli el kie Kalocsay citis en Konfuza balado, pri neologismoj kaj mondpereo : « Ne helpas fluo de torento/ Se jam fritita la ezoko ! »
Ni komparis la du versiojn de du paĝoj el Neniu ajn Papilio kaj de Apenaŭ Papilio, la du versioj de Trevor Steele pri la sama temo. Danielle Noulin parolis pri Aŭstralia Felix, ĉar ne nur ŝi ŝategas tiun verkiston, sed ŝi ankaŭ vizitis Aŭstralion danke al Esperanto. Kaj Lucette Lejeau bele prezentis alian verkon de Trevor : La Fotoalbumo. Ni legis eltiraĵon el Memori kaj forgesi. Kiel interpreti : « La lernejo aspektas, nu, senfasada » ? _ Opinioj malsimilas.
La alia Lucette, Lucette Echappé, parolis pri La Ŝtona Urbo, kaj nia akademiano bele legis paĝojn el Morto de Artisto, kaj ni parolis pri tiuj verkoj ne originale verkitaj, sed preskaŭ. Estis la tria tago.
Kompreneble la nuntempaj verkistoj allogis multajn el ni. Ni ĉiuj ŝatas ankaŭ nian kroatan floron : Spomenka Štimec (ŝi klarigas en Tena, ke « la nepino portas la nomon de floro »). Pri Ombro sur interna pejzaĵo Claude varmkore parolis, rememorante pri kiuj personoj temas (same, ŝi eltiris el la riĉa Waringhien-biblioteko la libron de Lorjak Neologisme kaj klarigis al ni la aludojn al iamaj konataj esperantistoj. Mi devas konfesi, ke plej ofte la nomoj diris nenion al mi kaj al la aliaj. Sic transit gloria mundi (kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis). Sed plaĉis al mi paroli pri Regulus de la sama verkisto.
La Litomiŝla Tombejo (kien mi iris pilgrime kun OSIEK-membroj en 2001) kvankam ŝatata de mi, havis malpli da sukceso. Nia akademiano eĉ asertis, ke ĝi estas al li nelegebla, ĉar li « tuj retradukus ĝin en normalan esperanton ». Posttagmeze li legadis paĝojn pri la morto de Petronio en Morto de artisto, kaj ni estis trafita de anserhaŭto.
Por retrovi pli amuzan etoson, ni aŭskultis erojn el Samideana Lupo, el Fabeloj de la verda Pigo : « Mi ne manĝos vin diras la lupo al Aleksandro, sed kial vi manĝas la akuzativon ? »
La plimulto malkovris la verkiston Giŝpling, kiam mi prezentis la buntan Aŭtuna bazaro. La nekonata vorto « tombako » multe amuzis nin kiam ni malkovris ĝian duan sencon kaj ĝi iĝis nia pasvorto ene de la grupo. Estis la kvara tago.
De la ibera skolo mi elektis la frandan : Ekstremoj, inter kiuj la pastiĉon Litomiksa tombejo de Gonçalo Neves. El la sama angulo de Eŭropo aperis : la erudicia Poemo de Utnoa kaj alistile : La enigmo de l’ar@neo de Abel Montagut. Kaj mi prezentis romanon tre ŝatatan de mi : Ĉu vi konas Blaise Cendrars ? de Manuel de Seabra, kaj interalie Malamu vin unu la alian.
Horst Vogt parolis pri la romano de Mikaelo Bronŝtejn Oni ne pafas en Jamburg kaj Brian pri Dek tagoj de kapitano Postnikov.
Lena Karpunina ne estis forgesita. Same Ragnarsson, kaj antaŭ ili, Lejzerowicz, Schwarz (ni aperis ne nudece, sed nu dece), Auld kaj multaj aliaj.
Ne eblas paroli pri ĉiuj tekstoj kiujn ni tralegis, elvokis. Laŭdire « Annie kaj Nicole, niaj kuiristinoj, tro kaj bone nutras nin, kiel Anne tro sed bone nutras nin ».
Ni promenadis ne nur tra la esperanta literaturo, sed ankaŭ tra la bela kamparo, la pado Goberté. Mi ne konas la veluran aŭtunon en Krimeo, sed ankaŭ tie, apud Bouresse, la vetero belas. Ni estas meze de nenio diris Lucette, fakte, la kampoj etendiĝas ĝis la horizonto. Mi kutime diras, ke kiam mi alvenas en Bouresse, mi havas la impreson eniri en bildkarton el la kvardekaj jaroj.
Alvenis la lasta posttagmezo. Mi prezentis dudekon da libroj, kiujn mi aĉetis brokante, sed ne nur, kaj ĉar la geknaboj bone studis, okazis kiel en iamaj lernejoj, disdonado da libroj.
Lucette Echappé elektis la novan eldonon de : La Eta Princo, Lucette Lejeau : Vojaĝo al Kazohinio de Szátmary, Marc : Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud de Ribillard, Danielle : Paŝoj al plena posedo de Auld, Horst : La granda Meaulnes d’Alain Fournier, tradukita de Roger Bernard ; Annie : Al Torento de Stellan Engholm, Nicole : El la maniko, de Rossetti, Brian : Homoj kaj riveroj de Johan Hammond Rosbach kaj Claude : Se grenereto, de Kelnem Robinson. Sed atentu, mi petis ke ili sendu en la venonta jaro raporteton pri la elektita libro kaj pri kelkaj el la dek libroj, kiujn ĉiu ŝatus legi laŭ sia propra legolisto. Estis la kvina tago.
Post tiu laboriga semajno, la plej ofte cititaj estas : Morto de Artisto de Anna Löwenstein, Koko krias jam de Szilágyi, La granda kaldrono de John Francis, Vivo kaj opinioj de Majstro M’saud de Ribillard, Homoj sur la Tero de Stellan Engholm, kiuj ricevis po tri voĉoj el sep, kaj Vojaĝo al Kazohinio de Szátmari, Ĉu vi kuiras ĉine ? de Claude Piron, La Skandalo pro Jozefo de Valdemar Vinař, Kvaropo de la skota skolo, Kredu min sinjorino ! de Cezaro Rossetti, Ŝtupoj sen nomo de Ragnarsson, Infanoj en Torento, kaj ... la estontaj libroj de Spomenka !
Kiam mi volis frue enlitiĝi en la lasta vespero, Claude diris al mi : « Ne fuĝu ! Vi denove gvidos staĝon pri la sama temo venontjare, je la sama epoko, ĉu ne ? » -Jes, sed kondiĉe, ke mi ricevus la hejmtaskojn petitajn de mi : legu, legu, legu, kaj recenzetu !
Anne Jausions, 11-15 de oktobro 2010
Aperis en La Gazeto 151, p 31-33.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ä�iuj rajtoj rezervitaj
Tiu �i retejo funkcias per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj utiligas la skeleton
EVA-Web 4.0 stabilan
Lasta Ä�isdatigo : lundi 27 février 2023