Kvinpetalo - Koncerto de Kajto la 13an de aŭgusto
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Staĝo-raportoj > Koncerto de Kajto la 13an de aŭgusto
Far: Vinko
Publikigita : 16a majo 2010

Koncerto de Kajto la 13an de aŭgusto

Memore al la 25 jaroj de la leĝa oficialigo de Societo Yvonne Martinot, la asocio kiu mastrumas Kvinpetalon, la centro organizas esceptan koncerton de Kajto en Bureso la 13an de aŭgusto je la 21a horo.

En la jaro 1988 la grupo ’Kajto’ komencis kanti kantojn kun Esperanto-tekstoj.

Dum la somero de 1989 - dum la UK en Brajtono en Anglujo - la KD-o ’Kajto’ estis prezentita, tiu KD ankaŭ montriĝis esti la unua eldonita Esperanto-KD iam en la mondo.

Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo vojaĝis al multaj landoj por koncerti kaj eldonis entute 5 KD-ojn.

En la jaro 2004 - en la urbo Aalen en Germanujo - la FAME Kulturpremio estis aljuĝita al ’Kajto’ kiel rekono de la graveco de ĝia kontribuaĵo al la Esperanta muzik-kulturo.

Nuntempe ’Kajto’ konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer kiuj uzas ĉi tiun nomon por ilia Esperanto-repertuaro.

Jam de 1980 Ankie kaj Nanne kune muzikas. Komence en la Frisa grupo Irolt, poste en Kat yn ’t Seil, Kajto kaj Liereliet. Kun tiuj grupoj aŭ duope, kantante en Esperanto, en la Frisa kaj Nederlanda lingvoj, ili registris pli ol tridek da Vinilaj Diskoj kaj Kompakt-Diskoj kaj regule koncert-turneis tra multaj landoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Nord-Ameriko kaj Aŭstralio. Ekzemple, dum la somero de 2009 Nanne & Ankie turneis en Usono dum 10 semajnoj.

Koncerne la kantotekstojn Kajto ne konas limojn. Nanne kaj Ankie kantas pri diversaj temoj. En ilia repertuaro maraj kaj historiaj temoj ludas gravan rolon sed ili prikantas ankaŭ komikajn okazaĵojn el la ĉiutaga vivo. Same ili ŝatas enmuzikigi Esperantajn kaj Frisajn poemojn.

Dum festivaloj, kafo-koncertoj, kulturaj vesperoj aŭ kantostaĝoj, la programo de Ankie kaj Nanne estas ĉiam humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio, kie ajn ili troviĝas.

Dum koncertoj la du Kajtanoj povas anonci kaj enkonduki siajn kantojn en diversaj lingvoj kiel Esperanto, la Nederlanda, la Frisa, la Franca, la Angla kaj la Germana.

Ili sin akompanas per diversaj instrumentoj kiel gitaro, mandolino, koncertino (sesflanka akordioneto) kaj kontrabaso.

Dum la unua jardeko de la nova jarcento ili eldonis dek-unu novajn KD-ojn en diversaj lingvoj kiel Esperanto, la Frisa, la Nederlanda kaj ankaŭ en la Angla.

Por pli da informo pri Kajto, Nanne & Ankie kaj iliaj KD-oj, vizitu : www.nanne-ankie.nl