Pli detalan raporton vidu franclingve.
La vidpunkto de Tom
Mi partoprenis, kompreneble, multajn staĝojn aŭ seminariojn. Neniu, de proksime aŭ de malproksime, similas al tio, kion mi vivis en Kvinpetalo. Unue la kvaliton de la instruado – kvalito, kiu estigi unuanimecon de ĉiuj staĝantoj [1]- ne nur de la lingvo mem, kvankam mi neatendite progresis [2], sed ankaŭ de la multaj kaj malsamaj prilumitecoj de la literaturo kaj de la organizaĵoj esperantistaj. Denove dankon Ansofi. Estis ankaŭ io alia : eble mi havas entuziasmon de la novaj « konvertitoj » sed mi neniam trafis tian etoson, en kiu spontane amikaj kaj fidemaj rilatoj ligiĝis inter la partoprenantoj. Ĉu ĉar ĉiuj ĉeestantaj personoj partoprenas, ĉiu laŭ sia maniero, la saman esperon, la saman konvinkon ? Mi emas kredi tion. Ĉiuokaze, oni ne venas al Bouresse, se la kaŭzo de la esperantista lingvo indiferentas al vi.
Aŭ ja oni venas tie por aŭskulti kanti Florence kaj trovi sian freŝan panon dum la matenmanĝo !
La vidpunkto de Filipo kaj Odil’
En februaro 2010 ni iris al "Kvinpetalo"-staĝo en la vilaĝo "Bouresse" por la unua fojo. Nia intenco estis progresi kaj eble trapasi la unuan gradan ekzamenon.
Ni laboris multe kaj bone. Do ni esperas ke ni sukcesis la ekzamenon ! Ni tre ŝatis la lecionojn (dankon Ansofi por paroli tiel klare esperanton). La vetero ne estis tre bona dum la staĝo sed ni ne havis tempon por viziti. Feliĉe estis la kuiristo Olivio kiu kuiris tre bongustajn manĝaĵojn kun bonaj vino kaj la etoso inter ĉiuj estis tre amika kaj korega.
Do, ni estis kontentegaj pro tiu staĝo.
Ĝis revido
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023