Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Aŭgusto 28a-septembro 1a
Staĝo pri astronomio
Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, uzi observilojn por spekti la ĉielan volton : stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp.
Apud la faka aspekto, ni povos babili pri ligo inter Astronomio kaj ĉiutaga vivo. Neatendite, ni konstatos ke la plej modernaj kosmaj teorioj estas ligitaj al niaj kulturaj kutimoj. Do glitado al filozofiaj aspektoj. Kaj kompreneble ĉiuj aliaj astronomiaj temoj kiuj kreskos pro kaj dum nia kunveno.
Patrick Lagrange
Septembro 1a
Nova Ĝenerala Asembleo de SYM je la 10a30
sekve de la ne okazinta ĜA de junio.
Aŭgusto 28a-septembro 1a
Nuligita pro sanstato
Praktikado de la lingvo plurnivela
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.
Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".
Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.
Catherine Kremer
Oktobro 30a-novembro 4a
Staĝo pri tradukado
Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.
Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj.
Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto. Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.
Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.
Brian Moon
Oktobro 30a-novembro 4a
Praktikado de la lingvo plurnivela
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.
Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".
Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.
Catherine Kremer
PASINTAJ STAĜOJ
Aprilo 24a-28a
Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado kaj permakulturo
Permakulturo estas filozofio aù maniero vivi. Ni difinos diversajn temojn kaj interŝanĝos ideojn sed ni ankoraù laboros en la ĝardeno :
– konstruo de forcejo, organizo de vertikala ĝardeno, kreado de "verda tipio", vizito de farmbieno...
La unua paŝo por pripensi ekologian mastrumadon de ĝardeno estas konservi vivanta la grundon.
De pluraj jaroj en Kvinpetalo oni amasigas la organikajn defalaĵojn (legomrestaĵojn, branĉetojn, eltonditan razenon...) kaj nun necesus fabriki simplan kribrilon por disigi la utilan kompoŝton disde la tro dikaj lignopecoj.
Oni ankaŭ lernos la uzadon de la specialaj iloj por prepari respekteme la grundon sen plugado.
Bernard de jam pluraj jardekoj zorgas pri ekoĝardenumado kaj precipe en flegado de malsanaj grundoj celante ilian revivigon.
Bernard Lagrange
Aprilo 24a-28a
Praktikado de la lingvo plurnivela
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.
Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".
Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.
Catherine Kremer
Junio 19a-23a
Promenado tra naturo kaj Vikipedio
Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.
Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.
Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.
Alain Favre
Junio 19a-23a
Nuligita pro sanstato
Praktikado de la lingvo plurnivela
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.
Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".
Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.
Catherine Kremer
Junio 24a
Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a30
Ne povis okazi pro neatingo de la kvorumo. Nova ĜA estos kunvokita.
Julio 3a-7a
Nuligita pro sanstato
Staĝo pri kaligrafio aù belskribarto
Tiu staĝo okazos en diversaj lokoj :
En Kvinpetalo koncerne la ĝeneralaĵojn kaj studadon de diversaj malnovaj/mezepokaj dokumentoj
En Montmorillon en du diversaj atelieroj :
unu, kie ni lernos uzi diversajn skribilojn
unu, kie ni lernos uzi pigmentojn kaj oron por ornami tekstojn
Catherine sekvis apartajn kursojn rilate paleografion dum du jaroj en la mediateko de Verdun : analizo kaj traduko de mezepokaj oficialaj dokumentoj.
Catherine Kremer
Julio 31a-aŭgusto 4a
Nuligita pro sanstato
Staĝo pri arkeologio
Tiu staĝo, kiu rilatas al nia prahistorio, okazos en pluraj lokoj :
- en Kvinpetalo por la ĝeneralaĵoj kaj diversaj eksteraj atelieroj en la ĝardeno (fari fajron, kuiri per varmaj ŝtonoj, ktp)
- en la muzeo de Lussac-les-Châteaux, rilate diversajn atelierojn : vizito de la muzeo, de groto kaj de ŝirmejo
- en Angles-sur-l’Anglin por malkovri la plej longan skulptitan muron el tiu epoko
Catherine studis belartaĵojn kaj arkeologion en la universitato de Nancy. Ŝi elfosis en Turkio en la regiono de Gaziantep (la malkovritaj objektoj estis senditaj al la muzeo de Gaziantep), Nizip (piede de la monteto Belkis Tepe, sur la tereno de antikva urbo Zeugma)
Catherine Kremer
Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.