Jen peco el solista koncerto de la gitaristo Lino Markovo okazinta la 21-an de aŭgusto en la preĝejo de Bureso kadre de la muzikstaĝo 2009 en Kvinpetalo.
Ombrokorvo estas gitara muzikpeco skribita omaĝe al Samiro "Manikso" Manaro (1989-2009) kaj kreita la 23an de aŭgusto 2009 en Buresa preĝejo.
Samiro Manaro estis partoprenanto de la muzikaj staĝoj de Bureso dum 5 jaroj sinsekve ekde 2004 ĝis 2008, kaj tie konatiĝis kun la staĝantaro. Granda kaj daŭra amikeco instaliĝis ĝis lia forpaso, la 2an de aprilo 2009. Li ludis gitarojn akustikan kaj elektran, bekflutojn, mandolinon kaj kantis. Li interesiĝis pri ĉiuj stiloj muzikaj : klasika, mezepoka, baroka, ĝis la nunaj aktualaj amplifikigitaj stiloj. Li multe improvizis kaj komponis verkojn, ĉefe por gitaro.
Lia vidpunkto pri muziko estis tute malfermita je multaj ideoj kaj li ŝatis intermiksi la stilojn, ĉefe kiam temis pri kontrastemaj estetikoj. Li ŝatis ekzemple kunmeti elektran gitaron en tradicia sudamerika muziko, kaj imagi kiel povus sonori barokaj flutoj en metalroka grupo, aŭ multe amuziĝi pri krioj raŭkaj ene de dolĉa gitarbalado. Tre scivolema pri muziko, li neniam parolis pri propraj preferoj kaj daŭre serĉadis novajn ideojn kaj novajn muzikojn kiujn li ŝatis konatigi al la staĝantoj dum la staĝoj.
La rilato de Samiro al gitaro estis aparta ĉar li ĉefe estris gitaron, multe ludis ĝin. Li studis renesancajn muzikaĵojn kaj rokinfluajn pecojn. Dume, li kutimis improvizi kaj disvolvis plurajn manierojn. Li kutimis ludi laŭ tonala sistemo sed ankaŭ serĉis komplete malsimilajn sistemojn. Li eĉ disagordigis sian gitaron laŭ ne kalkulitaj altecoj por serĉi fingrobreten kie sonoros bele la gitaro.
Mi skribis Ombrokorvon pensante pri la iel ĥaosema spirito de Samiro, kiu kutimis interesiĝi tre rapide pri ideoj kaj tuj petole forlasi ilin ekde kiam li eltrovis novan ideon. Pro tio ni ne serĉu difinitan strukturon. Ĝi similas al kalejdoskopo : elementoj aperas, transformiĝas kaj malaperas profite al aliaj novaj elementoj. Mi elĉerpis temerojn kiujn li eltrovis kaj enmetis en proprajn verkojn kaj lasis ilin evolui laŭ improvizmaniero, kiun Samiro ofte uzis. La strukturo de la peco sekvas la sinsekvon de tiuj temoj, kiuj aperas kaj malaperas preskaŭ aborte, kvazaŭ hazarde. Mi ne provis disvolvigi ilin tra la tuta komponaĵo, sed nur citi ilin kaj ludi kun ili, tiel ke ili estu rekoneblaj kaj povu sugesti ne nur ideojn muzikajn sed ankaŭ helpi al rememorado pri Manikso mem, kiel homo inventema, kiu ŝatis transdoni kaj diskonigi tra muziko siajn emojn, interesojn kaj pensojn.
"Ombrokorvo" estis kromnomo de Samiro, kiu interesiĝis pri la malhelaj ideoj kaj estetikoj pri melankolio kaj ties kodsistemo bildoplena kaj fantaziema. Pro tio ankaŭ estas tiu muzikpeco fantazio laŭ la strukturo kaj tonsistemo ; multaj altigitaj kvartoj kaj majoraj septoj aŭdiĝas kaj kvakas en ĝi, samkiel fremdaj akordoj ĉirkaŭas tonalajn momentojn, kiuj mem entenas fremdajn notojn fojfoje.
Kompreneble mi skribis ĝin por gitaro ne pro la fakto ke mi mem estas gitaristo sed pro tio ke Samiro ĉefe kaj lerte ludis per ĝi, kaj plej profunde interesiĝis pri la instrumento. Gitaro estis komuna pasio kaj iel ligo inter ni, pere de kiu ni amikece kutimis komuniki. Per tiu peco mi esprimas mian dankemon al Manikso kaj lia kontribuo al disvastigo de arto tra lia kreemo.
Lino Markovo
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023