Kvinpetalo - Pri Nerona tempo
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Staĝo-raportoj > Pri Nerona tempo
Far: Flora
Publikigita : 1a majo 2002

Pri Nerona tempo

Laŭ la libro de Anna Löwenstein

9–13 apr 2002 en la Kvinpetalo (Francio) okazis staĝo “La Ŝtona Urbo kaj la Nerona Tempo”, gvidita de Anna Löwenstein.

Ĉi tien mi venis ĉefe por babiladi kun samideanoj sen vere antaŭscii pri kio — nur por esti en Esperantujo ! Do, surloke mi renkontis Anna Löwenstein kaj malkovris ŝian romanon La Ŝtona Urbo . Mi tuj vivis dum antikva epoko kun aliaj homoj : keltoj, romianoj, la unuaj kristanoj — kvazaŭ en fremdaj landoj !

Ĉiutage ni kunlegis libropartojn kaj komentis ilin, komparante, klarigante. Mi estis tiel logita ke mi legis vespere la daŭrigon !

Intertempe Anna rakontis pri siaj serĉadoj kaj detale prelegis pri la epoko de imperiestro Nerono. Ni eĉ vizitis lumbilde Herkulanon kaj Pompejon.

Aliflanke Dinah prezentis sian ĉefan okupon : la kuprogravuradon. En bonega etoso, kiel kutime, mi trapasis en Bouresse ege agrablan kaj interesan restadon — kaj samtempe vojaĝis !

Michèle Guingouin