Dudek personoj el kvin lingvoregionoj de Eŭropo aktive partoprenis la staĝon en E-Centro Kvinpetalo (6-12 jul, Bouresse) pri teatro sub la gvido de Paul Gubbins, kiu teatraĵigis la romanon Mi vizitis Grandan Urbon de Gbeglo Koffi, kaj profesia eksaktoro Colin Simmonds.
La metodo de la instruado kaj divido de la roloj estis laŭ mi unika. Oni dividis la teatraĵon en kvin aktojn kaj la ĉeestantaron en kvin teamojn, tiel ke ĉiu teamo povu specialiĝi pri unu el tiuj aktoj. Ĉiu entuziasme ekspluatis kaj plibonigis siajn aktorajn talentojn !
Arlette Plutniak gvidis la jogan parton de la staĝo kaj Michèle Guingouin prezentis la Liberan Danc-arton.
Pro ĝia elstara sukceso oni jam planas similan staĝon por aktoroj kaj teatremuloj 11-18 jul 2001.
Johano Rapley
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023