Tiu staĝo animita de Lino Markov, Stefani Pladek kaj Vinko Markov estis la plej bona staĝo en mia vivo.
Mi multe gitarludis, bekflutludis, kantis kaj praktikis Esperanton kun ili. Ni realigis kompaktdiskon per registrado de koncerto de la tuta staĝo.
De la 8a ĝis la la 9a, estis matenmanĝo. De la 9a ĝis la 10a kaj duono, ni praktikis la lingvon kaj parolis pri la vivo kaj verko de diversaj komponistoj. Estis tre interese.
De la 11a ĝis la 12a kaj duono, estis la libera kantado kaj oni ĉiuj kantis kaj mi ludis gitaron aŭ bekfluton por akompani. De la 12a kaj duono ĝis la 13a kaj duono, ni frandis tagmanĝon preparitan de profesia kuiristo. De la 13a kaj duono ĝis la 15a, ni laboris ĉiu siaflanke. De la 15a ĝis la 16a, estis la horo de la ĥoro, kaj mi kantis ĉe la sopranvoĉo. De la 17a ĝis la 18a kaj duono, ni laboris niajn pecojn kun la muzikistoj, per niaj diversaj instrumentoj. De la 19a kaj duono ĝis la 20a kaj duono, ni denove frandis vespermanĝon ankaŭ preparitan de la kuiristo.
Ni havis liberan tempon la 6an de Aŭgusto ĉar estis dimanĉe. La 9an de Aŭgusto post la vespermanĝo, ni ludis lupoludon [1] (gvidita de Vinko) kaj ni bone amuziĝis. La 10an, ni bonege koncertis por la najbaroj kiuj venis aŭskulti nin. La 11an matene, ni bilancis kaj la staĝo finiĝis.
Mi multe ŝatis tiun staĝon ĉar mi, por la unua fojo, povis kanti kaj bekflutludi. Antaŭe, mi nur gitarludis. Mi esperas, ke denove estos staĝo venontan jaron.
Teo Levi, kiu trinkas sian nomon kun multe da sukero kaj foje kun lakto (bonguste ĉu ne ?).
El La Sago n°28, aŭgusto-septembro 2006
[1] Lupoludo : rolludo, en kiu troviĝas inter multaj vilaĝanoj unu aŭ pluraj lupoj, kiuj ĉiunokte manĝas viktimon. Matene la supervivintoj (inter kiuj kaŝiĝas la veraj lupoj) diskutas inter si kaj balotas por mortigi propekan kapron. La ludo daŭras ĝis la lupoj ĉiujn formanĝis aŭ ĝis la vilaĝanoj senmaskigis kaj buĉis la lupon.
Kromaj roluloj eventuale spicas tiun ludon, kiu konsistigas bonan parolekzercon, kaj samtempe trejnadon por blufado, denuncado kaj senbaza kulpigo de aliuloj, sume bazaj virtoj nepre akirindaj por ĉiuj aktivuloj de Eo-asocio… NDLR
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023