BONVENON!

Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj "duon-emeritiĝo" de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.

Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas, (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...) oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.

Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de
FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de certaj staĝoj.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de du elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.

Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn,
kaj Lego-Klubo" proponas analizojn kaj diskutojn pri tiuj eldonaĵoj.

Kvinpetalo organizas perkorespondan kurson kvarnivelan. La unua nivelo taŭgas por komencantoj, la dua por progresantoj. La aliĝintoj ricevas lecionojn kaj taskojn. La taskojn ili devas resendi por korektado.

KVINPETALO
Esperanto-Centro
15 Rue du Lavoir
F-86410 BOURESSE

Tel. 33 (0)5 49 42 80 74
(aŭ 33 (0)5 16 95 13 30
dum staĝoj)

Ret: informoj@kvinpetalo.org