Oni laboras en la klasĉambro

D-ino Marjorie Boulton prelegas

Antaŭ la domo "Janine Vincent"

Post la laboro, iom da ripozo

Dum la paŭzo...

... oni babilas sur la korto

Francio

LA STAĜEJO


Kvinpetalo situas en centrokcidenta Francio, en kampara vilaĝeto Bouresse, 40 km sude de Poitiers.
Lussac-les-Chateaux estas la plej proksima stacidomo (12 km). Laŭ bezono eblas aranĝi veturigon inter la stacidomo kaj la staĝejo. Se vi alvenos aŭtomobile, bonvolu indiki la alvendaton kaj proksimuman horon. Ni povas sendi mapon.

La Centro konsistas el pluraj kamparaj dometoj ĉirkaŭantaj herban korton
Ĝi enhavas interalie 14 dormoĉambrojn, 1 manĝoĉambron
   kaj 3 klasĉambrojn.
Ĝi povas akcepti dudekon da staĝanoj samtempe.